Resaluton! 

Mi ĵus aldonis ses novajn vortojn al mia eta komputila vortaro: [click], [crop], [dithering], [instance], [primary], kaj [secondary]. Por ĉiuj pripensemaj tradukantoj. 

Kaj mi ankaŭ aldonis kelkajn rimarkindajn paĝojn kaj personojn al la paĝo de amikoj. Rigardu ilin; ili estas mojosaj! 

#lang_eo #Esperanto #tradukado

Komputila vortaro

Kolekto de terminoj, kiujn oni fojfoje tradukas malbone, kaj konsiloj, kiel traduki ilin pli bone.

Tiriftejo

Hodiaŭ mi revenis al tradukado de la bitluda motoro [Luanti]. Oni planas starigi servilon por esperantistoj, kaj ĉi tio estas la maniero, per kiu mi sentas min plej kompetenta helpi. 

Krome, mi pasigis kelkan tempon per ordigado, kun familio, kaj kun samideanoj. 

Eble mi devas elpensi taŭgan formon por havigi ripetajn ĉiutagajn informojn, ĉar freŝtage mi malofte spertas ion elstaran dum la tago, pri kio mi povus skribi ĉi tie. Eble mi devas elstarigi pli etajn aferojn, fojfoje. Ne ĉar gravus, ke oni legu pri ili, sed ĉar iom plaĉas al mi havi iom regulan taglibron ĉi tie. 

#lang_eo #bitludoj #Luanti #taglibro #tradukado #vivo

Mansardo Jamada

Tradukado sciigas min, kion vortoj vere signifas 😅

#lang_eo #tradukado

Se vi povas, esperantigu aŭ skribu nomojn per esperantaj literoj dum tradukado (kaj eble originalojn en parentezoj aŭ notoj). Kontraŭokaze multaj ne povos legi ilin, ĉar reguloj de legado ofte malsamas.

#lang_eo #tradukado #esperanto

Nu, mi komencis subtekstigi la kinofilmon »Perditoj« (1956, Ĉeĥoslovakujo). Progreso estas malrapida kaj tradukado estas malfacila, ĉar multaj diraĵoj havas tre belan formon, kaj ofte ne klaras, kiel plej bone transpreni tiun belecon en Esperanton. Sed la pripensado fojfoje estas amuza kaj agrable defia. 

Lastanokte mi ankaŭ dormis sen interrompoj pro tuso. Espereble tio baldaŭ reordinariĝos. 

#lang_eo #Esperanto #filmoj #kinofilmoj #subtekstoj #tradukado #tradukoj #vivo

Mansardo Jamada

Iam mia tradukado de subtekstoj rapidiĝos. Eble… 😅 Fojfoje mi komprenas, tamen ne povas diri tion per iu ajn lingvo el tiuj, kiujn mi ankaŭ regas 🤷 Do mi pensas aŭ ne pensas, kaj nur morgaŭ mia cerbo diras: Jes, mi nun scias! Amuze  

#lang_eo #tradukado

Nu, mi finfine aldonis la flagan bildosignaron, kiun mi faris por ĉi tiu federuja servilo, al mia retejo, kun pli detalaj priskriboj kaj klarigoj.

    

Eĉ pli bone, @jadedctrl starigis la tradukilon #Weblate kiel novan servon, kie oni povas nun traduki la nomojn de la flagoj al aliaj lingvoj, kaj tiel faciligi uzadon al ne-esperantistoj! 

#lang_eo #arto #bildosignoj #Esperanto #Federujo #flagoj #tradukado

Flagoj

Mi serĉas kunlaboranton por traduki la retejon de Monero al Esperanto

Ni uzas Weblate → https://translate.getmonero.org/

Monero estas malfermitkoda ĉifrovaluto. Parolu al mi, se vi havas intereson.

#Monero #esperanto #tradukado

Weblate

This site runs Weblate for localizing various software projects.

Weblate

"Kiam oni legas, la okulo glitas, sed kiam oni tradukas la okulo plonĝas".

André Markowicz, profesia tradukisto de ruslingvaj beletraĵoj.

#esperanto #tradukado #literaturo

Mi kreis blogon por miaj verkoj:
https://lacivitano.bearblog.dev

Rimarku, ke mi kontrolis mian identecon per mia profila metadatumo.

#privateco #sekureco #alirebleco #tradukado #daŭripovo

La Civitano

Civitano en vojaĝo pritraktante temojn pri privateco, sekureco, alirebleco, tradukado, daŭripovo kaj pli.

La Civitano