Hodiaŭ estis la unua tago de la jaro, kiam mi uzis mian jogan hamakon en la teraso. Mi ne praktikis jogon, nur legadon kaj dormeton en la hamako ! Nuntempe, mi legas "Harry Potter kaj la metodoj de Racio" de Eliezer Yudkowsky. Ĉu iu ĉi-tie iam legis tiun libron ? Mi tre ĝuas ĝin, ĉar ĝi havas kelkajn bonajn konsilojn pri la vivo ĝenerale. Mi legas ĝin kiel ilon por persona plibonigado.
#taglibro #legado #lang_eo
Hieraŭ, dum mia trejnado, mi glitis kaj falis sur la kahela grundo. Mi havas du hematomojn sur la kokso kaj la ŝultro, kiuj doloras. Mi estas nun en la parko kaj ripozas. La vetero estas varma, sed agrabla ĉe la sunsubiro.
#taglibro #Kazablanko #lang_eo
Du lastajn semajnojn, mi estis en Francujo ĉe mia familio. Mi kuris iomete tra la kamparo en Norda Francujo kaj en Normandujo ĉe mia bofratino kaj ŝia edzo. Mi ankaŭ trejnis dufoje ekstere per bastonoj. Dum trejnado, promenantaj virinoj aliris al mi kaj diris, ke tiu batalarto estis agrabla spekti. Mia pasio pri filipinaj batalartoj grandiĝas ĉiutage !
#taglibro #lang_eo #batalsporto #kurado #Francujo
Hieraŭ pro la feria tago, ni promenis finposttagmeze kun mia frato apud la Granda Moskeo de Kazablanko. Poste mia edzino kaj mi trejnis per filipinaj bastonoj. Mi tre ĝuas tiun batalsporton.
#taglibro #Kazablanko #Maroko #lang_eo #batalsporto

Hodiaŭ mi trovis formikon sur ŝtupetaro. Tio pensigis min… ĉu formikoj bezonas ŝtupetarojn? Nu, kiel alimaniere ili grimpus al altaj lokoj? Ili estas malaltaj.

Mi timas altecon. Mi ne povus grimpi tiom altan ŝtupetaron. Mi timegus. Sed formikoj ne timas. Formikoj estas kuraĝaj.

Ĉu ne ni ĉiuj estas iusence formikoj? Ne. Sed eble, nur eble… jes.

#lang_eo #taglibro #vivo

Mansardo Jamada

Resaluton! Mi malsantiĝis antaŭ proksimume semajno. Mia stomako fartis tre, tre malbone. Sed nun mi sentas min jam multe resantiĝinta! Ankoraŭ manĝas iom atente, sed jam reeniras aktivan vivostilon. Do mi faru tion kun vervo! 

Mi povas fari tiom da aferoj! Mi faru ilin! Ne nepre mi devas fari ilin bone. Se mi havas eĉ iometan donacon fari ilin, ili kredeble ne fariĝos tute terure. Pli bonas havi aferojn, ol ne havi ilin! For la vakuecon! La suno leviĝas en la Malarkto!  

#lang_eo #pensoj #sano #taglibro #vivo

Mansardo Jamada

Kaj nun mia edzino kaj ŝia fratino butikumas, kaj mi matenmanĝas ĉokoladan panon kaj trinkas kafon sur la teraso de kafejo. Mi aŭdis kelkajn birdojn, merlojn kaj ankaŭ mian favoritan turfalkon ! Bonan dimanĉon al vi ! 2/2

#taglibro #Maroko #printempo #lang_eo

Hieraŭ finiĝis la monato de Ramadano en Maroko surprize, ĉar ni atendis la finon por sabato. Pluvis la tutan nokton kaj ankaŭ ĉi-matene. Mi ellitiĝis frue, kaj vidis homojn en strato irantajn al la moskeo pro la festa preĝo. Malgraŭ la pluvo, mi sukcesis sportumi iomete. Mia kato kaŝiĝis sub lankovrilo en sia pufo. Tagmeze, ni manĝis kun la familio la tradician kuskuson de la vendredo.
#taglibro #Maroko #lang_eo #aidmubarak
Hieraŭ estis la 16-a tago de Ramadano. Ekde kelkaj tagoj, la malvarmo revenis. Hieraŭ, ni havis 15 celsiajn gradojn, kiam mi kuris antaŭ la fastorompiĝo. Mi kuris 10 kilometrojn dum unu horo kun amiko. La vetero estis suna. Ni kuris sur monteto en Kazablanko, kie ni havis belan vidaĵon sur la oceano, sed la vento estis tre malvarma. Mia edzino kaj mi festis vespere nian trian edziĝan datrevenon. Estis bela tago.
#taglibro #Esperanto #lang_eo
Lastan nokton, mi revis pri esperantaj konveno kaj konkurso, kiun gajnis japanuloj, pri la maŝino de Turing en la ludo Mineklonia kaj pri kantantaj krokodiloj dum la esperantista evento, kie partoprenantoj parolas pri la signifo de la verbo "krokodili". Hieraŭ vespere, mi spektis la filmon "Lyle, Lyle, crocodile".
#taglibro #strangamenso #lang_eo