📘 Novelo en @monato “La linko”
En la punlaborejo “Vjatlag” du malliberuloj forkuras tra arbaro. Post unu monato nur unu revenas – kun rakonto pri mistera monstro nomata “linko”. Ĉu vera estaĵo aŭ simbolo de teruro?
👉 Legu la tutan novelon ĉi tie: https://monato.be/2002/007917.html
„Lisuarte” – novelo en @monato ✒️ Aŭtoro: Albisturo Kvinke
Lisuarte Paralampoponhes portas nekutiman nomon kaj nekutiman devenon: duon-irlandan, duon-portugalan. La novelo esploras kiel deveno, lingvo kaj kulturo influas vivon de homo, kiu vojaĝas inter mondoj, renkontas personojn bizarajn kaj kortuŝajn, kaj provas trovi lokon, kie senti sin hejme.
👉 Legu la tutan rakonton en MONATO:
https://www.monato.be/2012/010361.php
Suno kaj hajlo - mallonga rakonto de Ingrid Budau
https://www.youtube.com/watch?v=MpHPd_HdWGA&list=PL9BoLGEDPvnvpEO4Gkt9GwvFhHR9zqnPi&index=3
Ĉu vi ŝatas legi novelojn kaj rakontojn en flua, bela Esperanto? La retejo Disvastigo ĵus publikigis elekton el la arkivo de Monato, enhavanta literaturajn tekstojn aperintajn tra la jaroj en nia revuo. Malkovru la verkaĵojn de talentaj aŭtoroj el la tuta mondo.
#Esperanto #Monato #Legolisto #Rakontoj #Noveloj #Literaturo
Esperanto-Asocio de Britio eldonis la porinfanan libron “Matilda” de Roald Dahl en la Esperanta traduko de Tobiasz Kubisiowski.
Ĉu vi serĉas legaĵojn por plenigi vian legan liston? Nun vi povas trovi kolekton de noveloj kaj rakontoj el la revuo Monato, publikigitaj inter 2006 kaj 2021! Jen la ligilo al la paĝo, kie vi povos esplori kaj legi komforte: https://disvastigo.esperanto.it/index.php/it/approfondimenti/3973-legolisto-noveloj-kaj-rakontoj-el-la-arkivo-de-monato
Bonan legadon! 📚✨ #Legado #Monato #Kulturo #Literaturo #Esperanto #senpaga
BN : la poemo ankaŭ troviĝas ĉi tie unupaĝe:
https://abouadile9f7b96564.wordpress.com/2024/02/25/la-hararo-charles-baudelaire/
#Poezio #poemo #poeto #literaturo #traduko #lang_eo #LesFleursDuMal #CharlesBaudelaire #FrancaPoezio #simbolismo #arto #artisto #esperanto #LaFlorojDeLMalbon
La hararo (4/4)
Longtempe, ĉiam, ĉiam! Al peza bukl-amaso
Mi ŝutos la rubenon, la perlon, la safiron,
Ke vi neniam surdu al mia am-ekstazo!
Ĉu ne l’ oaz’ revita vi estas, kaj la vazo,
Kie mi longe sorbas la memor-eliksiron?
Charles Baudelaire (1821-1867)
Esperantigita de pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN
#Poezio #poemo #poeto #literaturo #traduko #CharlesBaudelaire #FrancaPoezio #simbolismo #arto #artisto #esperanto #LaFlorojDeLMalbon #LesFleursDuMal