Ŝajnas, ke [rRootage] estas la sola pafŝtorma bitludo, kiu plaĉas al mi 😸

#lang_eo #bitludoj #rRootage

Morgaŭ sabate (2026-01-17) ekde 16.00 UTC-e, oni ludos la bitludon [SuperTuxKart] kaj voĉbabilos dume. Vidu la ligilon por scii, kiel pretiĝi kaj aliĝi. 

Venu partopreni se vi interesiĝas! Komencantoj (ĉu je la ludo, ĉu je Esperanto) estas bonvenaj, kaj la voĉbabilado estas nedeviga. 

#lang_eo #bitludoj #eventoj #SuperTuxKart

Hodiaŭ mi helpis familianon pri kristnaskaj donacoj. Mi eĉ sukcesis sendi foton de telefono al surtablo per Bludento! Ne estis facilege trovi la bonan procedon, sed sufiĉis, ke mi persistu. 

Krome, mi ankaŭ helpis samideanon testi ĝian Luanti-servilon. Ni ludis sur ĝi »Kaptu la flagon«. Ĉio funkciis, krom vundado. Tio estis iometa problemo, ĉar neniu povis malhelpi sian malamikon kapti la flagon… krom per reciproka preno de flago. Post tiu oni devis nur atendi, ĝis tempo de la unua flagopreno elĉerpiĝos, kaj kapti la flagon. Tio ne estis tre okazoplena ludo; espereble ĝi ripariĝos. 

#lang_eo #bitludoj #Kristnasko #Luanti #taglibro #vivo

Mansardo Jamada

Hodiaŭ mi revenis al tradukado de la bitluda motoro [Luanti]. Oni planas starigi servilon por esperantistoj, kaj ĉi tio estas la maniero, per kiu mi sentas min plej kompetenta helpi. 

Krome, mi pasigis kelkan tempon per ordigado, kun familio, kaj kun samideanoj. 

Eble mi devas elpensi taŭgan formon por havigi ripetajn ĉiutagajn informojn, ĉar freŝtage mi malofte spertas ion elstaran dum la tago, pri kio mi povus skribi ĉi tie. Eble mi devas elstarigi pli etajn aferojn, fojfoje. Ne ĉar gravus, ke oni legu pri ili, sed ĉar iom plaĉas al mi havi iom regulan taglibron ĉi tie. 

#lang_eo #bitludoj #Luanti #taglibro #tradukado #vivo

Mansardo Jamada

Je la venonta sabato, 18-a tago de Oktobro, oni per interreto kunludos la liberan bitludon #SuperTuxKart, kaj dume babilos voĉe. Se vi volus partopreni (ĉu plene, aŭ ĉu nur parte), bonvolu trovi detalojn en Eventa servo. Vi ne bezonas sperton nek lerton; vi bezonas nur krei konton (en la ludo, ne en Eventa servo) por partopreni! Do aliĝu, se vi volos kaj povos. 

#lang_eo #bitludoj #evento #eventoj

Mansardo Jamada

Hodiaŭ ĉeestis ses ludantoj, kaj la ludo daŭris iom pli ol horon. Ni amuziĝis bone. Ni ludis ankaŭ kun iuj neesperantistoj, kaj mi sukcesis kelkfoje venki ilin, tiel ke nia honoro restis nerompita.  

#lang_eo #bitludoj #SuperTuxKart

Sabate, je la 19-a de Julio, ekde 15.00 UTC-e, oni kunludos SuperTuksKarton. La evento okazas unufoje ĉiun monaton. Se vi volas partopreni kaj eble iom babili dume, venu ludi kun ni! 

Por kunludi, vi bezonas unue instali la ludon kaj krei konton. Kutime estas nur kelkaj partoprenantoj, kaj ni ludas sur diversaj publikaj serviloj. Lerteco je la ludo (kaj Esperanto) ne estas postulata. 

(Vi devos aliĝi al nia voĉa babilejo por legi kaj aŭdi gravajn informojn pri la kunludado, sed vi povos resti tute silenta, se vi preferas tion.)

#lang_eo #bitludoj #evento #eventoj #SuperTuxKart

SuperTuksKart: kunludado kaj Esperanto-babilado (3a sabato ĉiumonate)

sabato, 19 julio 2025 (Reta) | Ni ludos SuperTuksKart-on kaj samtempe voĉbabilas interrete per Jitsi

Eventa Servo

Morgaŭ (sabate), ekde 15.00 laŭ UTC-horzono, oni ludos kune per interreto la liberan bitludon [SuperTuxKart]! Oni voĉbabilos dume, kaj ĉiu estas bonvena aliĝi. 

La bitludo temas pri konkurado de aŭtoj, kiujn stiras ĉarmaj personetoj, ofte bestoj (emblemuloj de diversaj liberaj programoj). Stirado estas facila, kaj vi povas ludi eĉ kiel komencanto (ĉu en la ludo, ĉu en Esperanto). Ni ne estas tre seriozaj ludantoj! 

Se vi dezirus nur ludi (kaj ne paroli) aŭ nur spekti (kaj ne ludi), ankaŭ tio eblas. Vi devos nur instali la ludon kaj aliĝi al la babilejo. Se vi interesiĝas kaj havas konton ĉe Eventa servo, vi povas (ĉe la supre alligita evento) esprimi vian intereson, kio helpos la eventon videbliĝi. Ĝis morgaŭ! 

#lang_eo #bitludado #bitludoj #Esperanto #eventoj #kunludado #kunvenoj #ludado #ludoj #okazoj #STK #SuperTuxKart

SuperTuksKart: kunludado kaj Esperanto-babilado (3a sabato ĉiumonate)

sabato, 19 oktobro 2024 (Reta) | Ni ludos SuperTuksKart-on kaj samtempe voĉbabilas interrete

Eventa Servo

Ni kunludos la bitludon [SuperTuxKart] post duonhoro! Dume ni voĉbabilos per [Jitsi Meet]. Ambaŭ programoj estas liberaj. Se vi volas aliĝi, vi povas legi la detalojn tie ĉi.

Se vi ne ludis, ne zorgu! Oni bezonas esti nek sperta nek bona. Se vi ne povas hodiaŭ, ne zorgu! La okazo ripetiĝas ĉiun duan semajnon. Se vi estas timema, ne zorgu! Oni povas ne voĉparoli kaj tamen ludi (aŭ eĉ ne ludi kaj tamen voĉparoli).

#lang_eo #bitludado #bitludoj #Esperanto #evento #kunludado #kunludo #SuperTuxKart

Internacia SuperTuksKart kunludado kaj Esperanto-babilado

sabato, 18 novembro 2023 (Reta) | Ni ludos aŭtokonkurson SuperTuksKart interrete kaj samtempe babilos per Jitsi Meet

Eventa Servo