Ŝajnas, ke venis tempo ŝanĝi la bildosignon.

Ŝajnas, ke venis tempo ŝanĝi la bildosignon.

Hieraŭ mi finfine publikigis mian tute novan bildosignaron: Gutkatojn! 
Kiel ĉiu bona federujano, mi amas gutkatojn, sed iom ĝenis min, ke ekzistas neniu kohera kaj libera gutkata bildosignaro. 
Tial mi faris denule, per propraj manoj, pli ol 200 originalajn gutkatojn, kiujn vi nun rajtas libere uzi, redakti, kaj kunhavigi (laŭ kondiĉoj de la Permesilo de arto libera). Kaj la nombro espereble plu kreskos! Komentoj kaj ripetoj estas tre bonvenaj. Disvastigu amon, disvastigu gutkatojn! 
#lang_eo #arto #bildoj #bildosignoj #bildosignaroj #desegnaĵoj #Esperanto #Federujo #gutkatoj #katoj
Nu, mi finfine aldonis la flagan bildosignaron, kiun mi faris por ĉi tiu federuja servilo, al mia retejo, kun pli detalaj priskriboj kaj klarigoj.

Eĉ pli bone, @jadedctrl starigis la tradukilon #Weblate kiel novan servon, kie oni povas nun traduki la nomojn de la flagoj al aliaj lingvoj, kaj tiel faciligi uzadon al ne-esperantistoj! 
#lang_eo #arto #bildosignoj #Esperanto #Federujo #flagoj #tradukado

Heee?! Ĉu ne jam troas?!
Kaj nia flagaro denove kreskas! Inter landaj flagoj, vi nun trovos ekzemple tiujn de Havajo, Kanarioj, Sarko, kaj tiel plu! Kaj el historiaj, ni nun havas ankaŭ tiujn de Jugoslavujo kaj Sankta imperio roma.

Inter ularoj nun trovos reprezenton aŭtismuloj, iĉulipoj, ipemulipoj, surduloj, kaj aliaj! :flago_aŭtismuloj: :flago_iĉulipoj:

Kaj se oni aldonas interalie flagojn por marrabistoj, kelkaj koloroj, kaj vetkurado, mi kredas, ke nia kolekto nun jam kovras ĉiujn flagojn de Unikodo! (Eble krom la golfa.)

Kaj kiel tute novan ekstraĵon, ni nun havas ankaŭ maristajn signalajn flagojn! Nun vi povas verki afiŝojn eĉ sur la maro! 

Krome, pro la freŝe aperinta 10-a Oficiala aldono al la Universala vortaro, ni ŝanĝis kelkajn nomojn por ke ili akordu la oficialajn. Tiel nun:
Blankrusujo iĝis Belorusujo
Domingo iĝis Dominika respubliko
Grenlando iĝis Gronlando
Hongkongo iĝis Honkongo
Jordanlando iĝis Jordanio
Nigramonto iĝis Montenegro
Suomujo iĝis FinnujoMi ĵus aldonis bildosignojn de flagoj de 46 pliaj landoj! Temas precipe pri dependaj teritorioj kaj partoj de landoj kun elstara nivelo de memrego kaj/aŭ forta kultura aparteco. Diru »saluton« al la flagoj de Alando, Bermudoj, Kimrujo, Kristnaskinsulo, Monto Atos, Roĵavo, kaj aliaj!
:flago_roĵavo:
Krome, ni nun ankaŭ havas la flagon de malkapabluloj – la unua ularo en nia bildosignaro, kiun ne difinas ĝia rilato al sekso aŭ seksemo!
Jen nova emblemo, korektu_min! 
Freŝe leviĝis la temo, ke iom agacas nepetitaj korektoj de lingvouzo; kaj duofje leviĝis diskuto pri kiel oni povas montri, ke oni volonte bonvenigas tiajn pravigojn kaj konsilojn.
(Unue de @carbsrule, kaj due de @enricpineda)
Ŝajnas sume ke #KorektuMin elektiĝis kiel la etikedo por marki tion! Sed povas iom ĝeni, meti etikedon ĉe ĉiu afiŝo, kaj eble ne sufiĉe okulfrapas en onia profila mempriskribo.
Tiucele, freŝe faris @tirifto belan emblemon, por montri ke oni bonvenigas korektojn — la bildosignon
! Mi opinias ĝin okulfrapa kaj efika maniero komuniki #KorektuMin. 
Ĉe nia servilo, estas instalita sub la nomo korektu_min.
Se vi volus elŝulti ĝin por propra uzo, bonvolu! Elŝuteblas la fonta senperda versio tie ĉi, sub la libera permesilo CC0. 
Mi mem volonte akceptas ajnajn korektojn de mia lingvouzo, kaj tial mi metis ĝin rekte en mia uzantonomo — jen ebla maniero uzi ĝin!
#lang_eo #esperanto #korektumin #bildosignoj #federujo #etikedo
Saluton, amikoj. Se oni lernas la lingvon kaj volas ricevi korektojn pri siaj afiŝoj, ĉu estas jam uzata kradvorto por tio? Ekzemple en la bona grupo por lernantoj en Facebook, oni uzas #kor, mallongigo de "korektu min" aŭ "korektoj estas bonvenaj".
Mi ĝojas anonci, ke nia servilo, jam.xwx.moe, nun havas novan, propre faritan bildosignaron: flagojn! Estas pli ol 200 da ili!

Ĝi inkluzivas flagojn de espereble ĉiuj memregaj landoj, iuj lingvoj, kaj ankaŭ flagojn de iuj ularoj (precipe priseksaj malplimultoj) kaj organizoj. Kaj kompreneble, ĉiuj nomoj, samkiel nomoj de ĉiuj niaj aliaj bildosignoj, estas en Esperanto!
Ni esperas, ke ankaŭ aliaj serviloj povos eventuale profiti de ĉi tiu laboro. Mi havigos pliajn informojn per respondoj al ĉi tiu afiŝo. 🧵
Samretanoj! Ĉu iu el vi havas en via servilo bildon de gutkato, kiu ridetas (prefere kun buŝo malfermita kaj okuloj fermitaj), kaj havas guton da ŝvito sur sia vango? Mi serĉas gutkatan version de ĉi tiu teksta mieno: ^ ^’
Pli precize ian miksaĵon de ĉi tiuj gutkatoj:
Mi ne kapablas facile vortigi la senton, kiun la gutkato devus esprimi. (Se mi povus, eble mi jam estus trovinta la gutkaton.)