Ŝajnas, ke »Re:Zero« havas novan serion. Mi verŝajne spektos ĝin. La antaŭa estis sufiĉe amuza. Kaj ĉi tiu ŝajnas, ke ĝi povus ankaŭ esti. 
Ŝajnas, ke ankaŭ »Klasĉambro de elitaj« havas novan serion. Mi eble ne spektos ĝin. La antaŭaj iĝis iom post iom pli kaj pli enuigaj. Sole la unua vere plaĉis al mi. 
Ho, kaj ŝajnas, ke la dua serio de »Friren« jam finiĝis. Mi verŝajne spektos ĝin iam. Mi ne tre scivolas pri ĝi, sed ĝi verŝajne plaĉos al mi. 
Ĉu vin ekscitis iu nova (aŭ nove daŭrigita) animeo freŝtempe? 
#lang_eo #animeo #filmoj #vivo