Do mi finfine altigis mian Debianon al nova versio!  

Almenaŭ sur unu el miaj klapkomputiloj. Mi havas alian, pli malnovan kaj kadukan, kie mi ankoraŭ lasos la malnovan version kelkatempe. 

La altigo iris glate… ĝis la pakaĵilo plendis pri loke instalita pakaĵo, kiun mi forgesis malinstali. Do mi petis la pakaĵilon forigi ĝin, sed la pakaĵilo plendis, ke ĝi ne povas funkcii, ĉar mankas al ĝi iu biblioteko… kiun ĝi mem forigis provante altigi la sistemon. 

Do mi permane elŝutis kaj instalis la mankantan bibliotekon, malinstalis la probleman pakaĵon, kaj daŭrigis la altigon. La cetero, dankinde, iris glate! Nu, krom tio, ke la pakaĵilo ial malinstalis mian tutan labor-medion KDE, kiun mi devis iom post iom reinstali. 

Sume mi esperis pli glatan transiron, sed ŝajnas, ke ĉio funkcias bone nun, kaj mi perdis neniujn datumojn. Do tio ankoraŭ estis pli bona sperto, ol ĉiutagaj ĝisdatigoj en [Arch Linux]. 

#lang_eo #Debian #GNU #libera_programaro #Linux #LiGNUx #programaro #teĥnikaro

Mansardo Jamada

Nova ĝisdatigo de #Thunderbird 

… la listo de mesaĝoj aspektas iom malbone nun. Kaj kvankam mi ne tute certas, mi pensas, ke mi havis menubreton antaŭe.

Eble mi reprovu alian klienton. Sed ne vere ekzistas pli bonaj klientoj, kiuj ankaŭ prizorgus kontaktojn ktp. 

#lang_eo #libera_programaro #programaro #programoj #refasonado #retpoŝto #teĥnikaro

Mansardo Jamada

#esperanto #eo #eo-lang


mi volas krei unu grupon en xmpp


mi devas uzi #libera #programaro #liberaprogranaro aux #libera #programaron #liberaprogramaron?
FEDIsroot

[Git] kaj mi ne estas bonaj amikoj. :gutkato_ĝengrimacas:

#lang_eo #git #programaro #programoj #teĥnikaro

Mansardo Jamada

Feliĉan 40-an datrevenon al la projekto GNU! Dankegon pro via daŭra lukto por nia libereco. 

#lang_eo #libera_programaro #libereco #programaro #teĥnikaro

The GNU Operating System and the Free Software Movement

Since 1983, developing the free Unix style operating system GNU, so that computer users can have the freedom to share and improve the software they use.

Du el niaj nunaj, plej grandaj tutmondaj malsanoj estas #KOVIM kaj #Diskordo

#lang_eo #programaro #sano #teĥnikaro #vivo

Mancardo Jamada

Antaŭ kelkaj tagoj mi renkontis fervorulan klubon de VLC en urbo. Ili laboris en strato, por renovigi la farbon de zebra transpaso. Ĉiam belas vidi uzantojn de libera programaro helpi al siaj najbaroj ankaŭ eksterkomputile.

#lang_eo #programaro #vlc 

Miniwa/Cute

Ekde nun, mi verŝajne nomos la popularajn programajn permesilojn de familioj BSD, MIT, ktp., »tropermesiloj«.

#lang_eo #permesiloj #programaro 

Miniwa/Cute