Hodiaŭ mi trovis la Federujan konton de @librewolf, ŝanĝita versio de [Firefox], kiun mi uzas. Ĝi elsuĉis mian ĝojon je vivo. 

Kial? La profilbildo montras emblemon de la projekto, kun la fono ŝanĝita al koloroj de la »interseks-inkluziva progresa TASula flago«. [LibreWolf] ne estas la unua projekto, kiun mi vidas uzi tiun flagon, kaj tio ĉagrenas min. Eble vi nun pensas: »Kial tio ĉagrenas vin? Kio estas la problemo?« Samideanoj, mi kunsendas la profilbildon kaj la flagon. Rigardu ilin, se vi sentas vin kuraĝaj, kaj la problemo rapide evidentiĝos al vi. 

La flago estas abomenaĵo! Abomenaĵo farita por ofendi ne konservemulojn, ne ekstremdekstrulojn, sed tute sendistinge ĉiujn homajn okulojn! Ĝi senkompate atencas la bazan senton de belaspekto mem! 

Antaŭ kelka tempo, iu havis brilan ideon: Kiel ni reprezentu belecon kaj diversecon de homa naturo? Per ĉielarko! Ĉielarko estas bela. Nenio mankas al ĝi. Ĝi enhavas ĉiujn kolorojn, kaj do perfekte taŭgas por kovri ĉiujn nuancojn de homeco. Hodiaŭ, la ĉielarka flago estas vaste rekonata simbolo de TASuloj tutmonde. Simple. Bele. Dek el dek.  :gutkato_afiŝo_10_el_10:

Poste, iuj personoj havis aliajn ideojn: Kial ni ne aldonu ekstrajn kolorojn al la flago? Kial ni ne aldonu eĉ pliajn ekstrajn kolorojn al la flago? Kial ni ne aranĝu ilin kiel pintajn striojn, malpli dikajn ol la ĉielarkaj strioj, kaj ne aldonu triangulon, ĉi-foje pli dikan ol la ĉielarkaj strioj? Jes, la respondo devis esti dekomence evidenta: Ĉar tio estas tute superflua. Ĉar tio aspektas terure. Ĉar la flago mem tiom hontas pri sia aspekto, ke ĝi ruĝiĝas – ĉar kovras ĝin la sango, kiu ekfluis el niaj okuloj, kiam ili rigardis ĝin. Bedaŭrinde, tio ne haltigis ilin.  

Oni supozus, ke tia flago ne havas ŝancon disvastiĝi. Oni supozus malprave. Tro ofte, mi vidis la profilbildon de amata libera projekto senaverte tordiĝi al formo similanta vomaĵon de radiaktiva kornoĉevalo. Eble du- aŭ tri-foje, sed eĉ unu fojo trous. Kial? Eble oni volas montri, kiom radike kaj perforte oni pretas agi por defendi la rajtojn de malplimultoj. Sed mi kredas, ke ekzistas vojo pli paca, vojo pli harmonia. 

Amikoj, samseksemuloj estas niaj gefratoj.  Neseksemuloj estas niaj gefratoj.  Pluramuloj estas niaj gefratoj.  Transseksuloj estas niaj gefratoj.   Interseksuloj estas niaj fratipoj.  Ili ĉiuj meritas egalajn rajtojn kaj havas belajn flagojn… almenaŭ ĝis oni kungluas ilin ĉiujn en unu teruran malsanktaĵon. Kompreneble, ankaŭ blinduloj kaj aliaj malkapabluloj estas niaj gefratoj.  Ni subtenu ilin. Sed tio ne signifas, ke ni nepre aniĝu ilin. Ni povos labori pli efike, se almenaŭ iuj el ni konservos niajn okulojn. Do bonvole… bonvole uzu la belan, sekuran, ĉielarkan flagon. Dankon. 

#lang_eo #arto #flagoj #libera_programaro #taglibro #TAS #TASuloj #vivo

Do mi finfine altigis mian Debianon al nova versio!  

Almenaŭ sur unu el miaj klapkomputiloj. Mi havas alian, pli malnovan kaj kadukan, kie mi ankoraŭ lasos la malnovan version kelkatempe. 

La altigo iris glate… ĝis la pakaĵilo plendis pri loke instalita pakaĵo, kiun mi forgesis malinstali. Do mi petis la pakaĵilon forigi ĝin, sed la pakaĵilo plendis, ke ĝi ne povas funkcii, ĉar mankas al ĝi iu biblioteko… kiun ĝi mem forigis provante altigi la sistemon. 

Do mi permane elŝutis kaj instalis la mankantan bibliotekon, malinstalis la probleman pakaĵon, kaj daŭrigis la altigon. La cetero, dankinde, iris glate! Nu, krom tio, ke la pakaĵilo ial malinstalis mian tutan labor-medion KDE, kiun mi devis iom post iom reinstali. 

Sume mi esperis pli glatan transiron, sed ŝajnas, ke ĉio funkcias bone nun, kaj mi perdis neniujn datumojn. Do tio ankoraŭ estis pli bona sperto, ol ĉiutagaj ĝisdatigoj en [Arch Linux]. 

#lang_eo #Debian #GNU #libera_programaro #Linux #LiGNUx #programaro #teĥnikaro

Mansardo Jamada

Nova ĝisdatigo de #Thunderbird 

… la listo de mesaĝoj aspektas iom malbone nun. Kaj kvankam mi ne tute certas, mi pensas, ke mi havis menubreton antaŭe.

Eble mi reprovu alian klienton. Sed ne vere ekzistas pli bonaj klientoj, kiuj ankaŭ prizorgus kontaktojn ktp. 

#lang_eo #libera_programaro #programaro #programoj #refasonado #retpoŝto #teĥnikaro

Mansardo Jamada

/ estas mia operaciumo,  estas mia legomo, kaj  estas mia hejmbesto.
#lang_eo #libera_programaro

Kiam mi redaktas tekston aŭ programkodon, mi ofte uzas la redaktilon [Emacs]. La redaktilo estas tre programebla kaj adaptebla, tiugrade, ke iuj uzantoj tute entiriĝas, kaj komencas anstataŭe programi kaj adapti la ceteron de sia vivo al la redaktilo. Tial gravas, ke uzantoj de Emakso laŭeble plej frue sekurigu sin kontraŭ tiaj okazoj. 

Tial mi decidis duafoje inokuliĝi per la vakcino [Modix], kiu protektas onin kontraŭ etendismo de ne nur la Emaksa, sed ankaŭ la Esperanta variaĵo (kiu pliigas riskon de novvortmalsano)! Faru ankaŭ vi la ĝustan decidon, dum vi ankoraŭ havas tempon, kaj protektu vin kontraŭ tento, por ke ne trafu ankaŭ vin tia ĉi kompatinda sorto! 

#lang_eo #absurdaĵoj #Emakso #Esperanto #Imakso #komputado #libera_programaro #stultaj_ŝercoj #ŝercoj #tekstredaktiloj

Mansardo Jamada

Kial liberaj projektoj uzas Transifekson (Transifex) por siaj tradukoj?! Ĝi malliberas! Kaj eĉ krom tio, ĝi aĉas! Tiom ĝenas kaj malfacilas uzi ĝin, kompare al niaj amataj Putlo (Pootle) kaj Veblejto (Weblate) — kaj ili eĉ liberas! Kial oni uzus malliberan servon kiu teruras kompare al la liberaj alternativoj?  

Do… se vi elektas kuntradukilon por via programo, ne tuŝu Transifekson: Ĝi venenas! Anstataŭe eleku Putlon aŭ Veblejton!  

(»Transifekso«, pliĝuste »Transi’feko«! )

#lang_eo #i18n #tradukado #libera_programaro #transifex #pootle

Online translation tool | Pootle

Online translation tool.

Feliĉan 40-an datrevenon al la projekto GNU! Dankegon pro via daŭra lukto por nia libereco. 

#lang_eo #libera_programaro #libereco #programaro #teĥnikaro

The GNU Operating System and the Free Software Movement

Since 1983, developing the free Unix style operating system GNU, so that computer users can have the freedom to share and improve the software they use.

Freŝdate mi serĉis programon por planado de taskoj, kiu havas grafikan fasadon, ne postulas multan penon, kaj povas speguli la taskojn per interreto.

Tre longe, mi ne povis trovi tian programon. Multaj aspektis bone, sed ne povis speguli taskojn rete. Aliaj povis, sed ne havis grafikan fasadon. Mi antaŭe uzis la programon Evolution, sed ĝi postulis iom tro da peno. Mi provis instali la programon Merkuro Calendar, kiu aspektis bona, sed ĝi petis min instali 332 aliajn programojn unue. (Jes, ĝi estas parto de la programaro KDE.)

Do fine mi mordis la lastan frukton, naskitan de malespero… kaj mi instalis on Mozilla Thunderbird. Mi memoris ĝin (de antaŭ kelkaj jaroj) kiel tre pezan kaj malrapidan retpoŝtilon, sed mi iomete esperis, ke eble ĝi ne tiom malbonus por planado de taskoj.

Kiom mi surpriziĝis, kiam mi rulis ĝin! La fasado aspektis tute malsame, ol en mia memoro. Tre simpla kaj pura, tute ne peza. La fasado por taskoj ne estas ideala, sed mi povis aranĝi ĝin sufiĉe komforte, kaj mi povas aldoni novajn taskojn sufiĉe rapide. Kaj ĝi konektiĝis al mia reta kalendaro tre facile! Mi devis agordi nenion! Kaj ĉar ĝi povis fari same pri mia retpoŝto… mi nun ankaŭ uzas ĝin kiel mian retpoŝtilon. Kaj adresaron.

Eble mi malpravas, ĉar mi ne atentis proksime la evoluon de tiu ĉi programo… sed kiom Firefox kaj Mozilla ĝenerale ŝajnas velki, tiom Thunderbird ŝajnas nun flori. Bizare, ĉu ne? Sed ankaŭ bele! Dankon pro la nova hejmero, @thunderbird.

#lang_eo #Mozilla #libera_programaro #Thunderbird #programoj #taskoj #taskiloj 

Mansardo Jamada