Eble stulta demando sed se oni eldonus planlingvon (do ĝian gramatikon, vortaron, ekzemplajn tekstojn ktp) sub permesilo CC BY-SA kiu devige herediĝas al ĉiu deriva verko, ĉu oni povus argumenti, ke ĉio verkita en la lingvo estas rigardebla kiel deriva verko kaj sekve devige heredus la permesilon? #permesiloj #juro
Ekde nun, mi verŝajne nomos la popularajn programajn permesilojn de familioj BSD, MIT, ktp., »tropermesiloj«.
