Feliĉan Zamenhof-tagon! Mi eĉ forgesis, ke ĝi okazas hodiaŭ. Freŝdate mi estis iom tro okupata de resaniĝado post KOVIM, kaj de preparado de Kristnaskaj festoj, kiu devis prokrastiĝi pro ĝi. Eble mi restos iom pli pasiva tie ĉi en la venontaj tagoj. 
Feliĉan Zamenhof-tagon! Mi eĉ forgesis, ke ĝi okazas hodiaŭ. Freŝdate mi estis iom tro okupata de resaniĝado post KOVIM, kaj de preparado de Kristnaskaj festoj, kiu devis prokrastiĝi pro ĝi. Eble mi restos iom pli pasiva tie ĉi en la venontaj tagoj. 
Pensema artikolo (angle) pri kiel fido (aŭ eble pli precize malfido inter la registaro kaj la publiko) rolas dum la pandemio Kovim en Britio.
"Rezulte mi demandas min, kiom de la malfido estis bazita sur la fakto, ke tiom de ili [la registoj] havis neniun intencon mem obei la regulojn."
https://christinapagel.substack.com/p/how-the-government-failed-on-behavioural
Ĝisdatigo: Mi estis terure malforta kaj laca hodiaŭ. Alvenis la testoj kiujn mi mendis kaj mi ja infektiĝis de la kovimaĉo.
Espereble ne alvenos estonteco kiel en Gattaca en kiu mi suferos pro tio. (kvankam tie oni uzis Esperanton... 🤔)
Jen la fino de mia senkovimeco en mia regiono: marto 2020 ĝis junio 2022.
Hodiaŭ: 30 junio 2022
Ĝisdatigo: Mi daŭre havas malkomforton ĉe la gorĝo, kaj hodiaŭ mi ektusas, sed nenian alian malkomforton mi spertas. Mi iris al proksima malsanulejeto (ne hospitalo, sed eble kliniko). Oni donis al mi rapidan teston por kovim kiu montris negativan rezulton. Poste oni ankaŭ donis al mi PCR-teston kies rezulto venos post 2 aŭ 3 tagoj.
hodiaŭ: 29 junio 2022
#KOVIM ? #COVID ? #koronaviruso ? #coronavirus ? #kronviruso ? #esperanto
Ve, mi evitis kovim ekde marto 2020 kaj nun mia koramikino venas el Kalifornio kaj post tutan tagon ni ekscias ke ŝi havas kovim! Mi senintence trinkis el ŝia kokakolao dum mi ŝoforis ĉar mi prenis la trinkaĵon sen rigardi ilin, kaj nun mi sentas malkomforton en la gorĝo. Mi preskaŭ certas ke mi infektiĝis, sed mi devos atendi ĝis morgaŭ por kontroli. 🥴 🥴 🥴 🥴 🥴 🥴 🥴
hodiaŭ: 27 junio 2022
#KOVIM #COVID #koronaviruso #coronavirus #kronviruso #esperanto
En Francio la epidemio de Kovim-19 estis favora al la librejoj: en 2021 ili vendis 12,% pliajn librojn ol en 2020 kaj 7,5% ol en 2019.