Hodiaŭ estis feria tago en Maroko pro la historia evento nomata la Verda Marŝo. Dum tiu evento en 1975, ĉirkaŭ 350 000 homoj marŝis el Maroko al la Hispana Saharo.

Ĉi-matene mi kuris en la parko de la biciklokurejo kaj trejnis per la eksteraj sportiloj.

Ĉi-vespere mi veturis per senelektra skutilo al la esplanado inter la Moskeo Hasano la Dua kaj la Lumturo. La lumo estis tre bela, kaj multaj homoj promenis laŭ la esplanado.

#taglibro #kazablanko #Maroko #esperanto #lang_eo

Mi vojaĝis per la rapida trajno, nomata Al Borak, el Kazablanko al Tanĝero. Poste, ni veturis el Tanĝero al la urbo Ŝefŝaŭen, ĉe la okcidenta rando de la montaro Rif. En la trajno mi legis la romanon de Ursula K. Le Guin La Senposeduloj kaj aŭskultis la albumon de Steve Roach Into the Majestic. En la aŭto la ŝoforo aŭskultis ĵazon. Ni trapasis belajn pejzaĝojn, sed okazis kelkaj trafikŝtopiĝoj sur la nacia vojo N2.
#lang_eo #Esperanto #taglibro #vojaĝo #Maroko #Kazablanko #Tanĝero
Hieraŭ, ni aĉetis florojn por mia bofamilio, en la flora bazaro de mia kvartalo. Ni estis invititaj por la vespermanĝo. Mia bopatrino preparis manĝon, nomatan en la maroka araba "Seffa". Tio estas dolĉa kuskuso kun vermiceloj, cinamo, migdaloj, vinberoj, kokaĵo kaj daktiloj farĉitaj per reĝaj juglandoj.
#taglibro #Maroko #kazablanko #floroj #manĝo #seffar #lang_eo #esperanto
Por fari batalsportajn filmetojn por Ismael, mi trejnis en kelkaj parkoj de Kazablanko. Mi vizitis la Parkon de la Araba Ligo kaj la parkon apud la lumturo El Hank. Jen kelkaj fotoj de la parkoj kaj el miaj trejnadoj.
#kazablanko #Maroko #Parko #Batalsporto #lang_eo #esperanto
Hieraŭ posttagmeze ni promenis apud la lumturo El Hank. Ni ĝuis la vidon al la longa marbordo de Kazablanko kaj al la granda islama preĝejo Hasano la Dua. Mi iomete trejnis per la eksteraj sportiloj, kiuj troviĝas laŭ la promenado.
#kazablanko #Maroko #taglibro #esperanto #lang_eo
Mia unua provo pri filmeto en Esperanto.
Mi devis skribi mian tekston antaŭe, ĉar mi ankoraŭ ne povas paroli flue.
La subtekstoj ne estas bonaj. Mi devos reskribi ilin, sed mi ne havis tempon hodiaŭ.
Tamen, mi esperas, ke vi ĝuos tiun promenadon kaj rakonton.
Mi uzis PeerTube-servilon, esperante ke ĝi estas alirebla en viaj respektivaj landoj.
https://peertube.wtf/w/sfzYMQJFaHDfFitZY5JGPZ
#filmeto #Esperanto #Kazablanko #Arenoj #parko #historio #promenado
La parko Arenoj de Kazablanko

PeerTube
Jen kelkaj bildoj de mia kvartalo #Maarif en #Kazablanko, kiujn mi fotis hodiaŭ kaj dum la lastaj tagoj. Hodiaŭ estis feria tago, do mia edzino kaj mi butikumis por aĉeti manĝaĵojn. Ni tre ĝuas fari tion kune kaj tre ŝatas la multajn etajn butikojn en nia kvartalo.
#taglibro #Maroko #Esperanto
Hieraŭ vespere, ni promenis en la kvartalo de la parko biciklokurejo de Kazablanko. La vespera lumo estis tre bela, de flava ĝis rozkolora. Ni marŝis antaŭ la islama preĝejo Al Adarrisa kun ĝia vitra minareto dum la sunsubira voko al preĝo.
#Kazablanko #Maroko
Post la laboro, ni iris al la parko kun mia nevo por ludi sur la toboganoj. Poste, ni vidis katon tre similan al la mia. Ni pensas, ke ĝi eble estas familiano de mia kato, kiu estis trovita surstrate. Mia edzino nomis ĝin "Green" pro ĝiaj verdaj okuloj. #parko #tobogano #katoj #kazablanko
Mi estas en la glaciaĵejo Oliveri. Oliveri estas fama glaciaĵejo de Kazablanko ekde 1950. Mi mendis glaciaĵon kun kafo, pralino kaj nugato sen vipkremo kaj karamela siropo. Oliveri estas bona loko. La glaciaĵoj estas tre bongustaj. #taglibro #kazablanko #Maroko