Lastan dimanĉon estis tre bela tago por la solstico. Mi kuris dek kilometrojn kun mia amiko. Poste, mi veturis per mia senelektra skutilo al la marbordo apud la lumturo. Mi iomete praktikis kali-eskrimon antaŭ la oceano. La ĉielo estis griza, sed post unu horo, la suno aperis. 1/2

Mi tagmanĝis ovaĵojn kun pano, olivoleo kaj kumino, kaj trinkis jasmenan teon.
Je la fino de la tago, ni spektis la serion MacGyver! Mi tre ĝuis tiun serion, kiam mi estis infano. 2/2

#taglibro #esperanto #lang_eo #Kazablanko #Maroko