Por fari batalsportajn filmetojn por Ismael, mi trejnis en kelkaj parkoj de Kazablanko. Mi vizitis la Parkon de la Araba Ligo kaj la parkon apud la lumturo El Hank. Jen kelkaj fotoj de la parkoj kaj el miaj trejnadoj.
#kazablanko #Maroko #Parko #Batalsporto #lang_eo #esperanto
Mia unua provo pri filmeto en Esperanto.
Mi devis skribi mian tekston antaŭe, ĉar mi ankoraŭ ne povas paroli flue.
La subtekstoj ne estas bonaj. Mi devos reskribi ilin, sed mi ne havis tempon hodiaŭ.
Tamen, mi esperas, ke vi ĝuos tiun promenadon kaj rakonton.
Mi uzis PeerTube-servilon, esperante ke ĝi estas alirebla en viaj respektivaj landoj.
https://peertube.wtf/w/sfzYMQJFaHDfFitZY5JGPZ
#filmeto #Esperanto #Kazablanko #Arenoj #parko #historio #promenado
La parko Arenoj de Kazablanko

PeerTube
Post la laboro, ni iris al la parko kun mia nevo por ludi sur la toboganoj. Poste, ni vidis katon tre similan al la mia. Ni pensas, ke ĝi eble estas familiano de mia kato, kiu estis trovita surstrate. Mia edzino nomis ĝin "Green" pro ĝiaj verdaj okuloj. #parko #tobogano #katoj #kazablanko
Ĉi-matene, mi marŝis dum unu horo sub la pluvo. Mi grimpis en eksteran infanludilo por foti la parkon, kie mi ekzercas min, kiam mi loĝas en mia familio. En la parko, estas gimnastikiloj kaj eĉ boksa sako.
#taglibro #esperanto #parko #arras
Mia #hundineto ripozas sur la #parko #esperanto #eo #foto