Ĉar @fanjo kaj @korren volis vidi mian komputilon, jen miaj komputiloj. 

La dekstran mi nomis Jado, kaj la maldekstran Vonnegut. Ne ĉar mi tiom amus personigi komputilojn, sed ĉar la operaciumoj petis min nomi ilin dum instalado. :gutkato_ŝultrumas_disokule:

Jado estas [Thinkpad X200] de Lenovo. Mi havas ĝin proksimume 8 jarojn, sed la modelon oni faris antaŭ proksimume 16 jaroj. Ĝi estas unu el la plej modernaj komputiloj kun datumtraktilo de Intel, kiu ankoraŭ kapablas starti sen malliberaj programoj. (Por tio mi uzas malnovan version de la starta programo [Libreboot], kiu ankoraŭ estis libera.) 

Domaĝe, la bildotraktilo de tiu ĉi peco ŝajnas dekomence rompita aŭ malbone instalita; ĉia grafika peno terure malrapidigas la komputilon, kaj necesigas restartigon por forigi tiun problemon. Mi ankaŭ devis jam kelkfoje anstataŭigi iujn partojn. Nuntempe mi uzas la komputilon precipe por skribado (verkado) kaj programado; ĝi tre taŭgas por tio, ĉar la klavaro ankoraŭ funkcias bone kaj estas tre komforta (kompare al plejparto de aliaj klapkomputiloj). 

La komputilo povas legi SD-kartojn kaj havas etan lampon super la ekrano, kiu povis lumi sur la klavaron, sed domaĝe ankaŭ tiu ne plu funkcias. Iuj personoj tre amas la ruĝan buleton meze de la klavaro, per kiu oni ŝovas la musmontrilon. Mi ne estas unu el tiuj personoj, ĉar ĝi dolorigas miajn fingrojn post iom longa uzado; sed krom tio ĝi estas sufiĉe oportuna. :gutkato_ĝengrimacas:

Vonnegut estas iu speco de [EliteBook 820] de [Hewlett-Packard]. Mi havas ĝin proksimume 4 jarojn, kaj la modelon oni faris antaŭ almenaŭ 7 jaroj. Entute, ĝi estas malpli mojosa kaj bezonas iujn malliberajn programojn por starti, sed ĝi estas pli potenca kaj ne havas rompitajn partojn. Nu, preskaŭ. 

Kiam oni tre penigas la komputilon, ekzemple per iu moderna, grafike postulema ludo, kiel [SuperTuxKart], ĝi verŝajne trovarmiĝas, ĉar centra parto de la klavaro ĉesas funkcii. Kutime ĝi reordiĝas post kelkaj minutoj, horoj, aŭ tagoj, aŭ se oni insiste premas la rompitajn klavojn. Por eviti tiun problemon, mi ŝoforas la aŭteton per klavoj, kiuj ne estas en centro de la klavaro. (Kaj mi ankaŭ ne penigas ĝin tiom longe nek ofte.) 

Sur ambaŭ komputilojn mi instalis la operaciumon Debian 12. Antaŭ kelkaj jaroj mi uzis la operaciumon Parabola, kiu estas derivaĵo de [Arch Linux], sed poste mi rimarkis, ke mi pli feliĉas, kiam aferoj funkcias, ol kiam ili novas kaj brilas. 

Kaj tiuj estas el mia vidpunkto la plej gravaj informoj. Se vi volus pliajn, ne hezitu demandi! 

#lang_eo #fotoj #klapkomputiloj #komputado #komputiloj #teĥnikaro #teĥniko #vivo

Mansardo Jamada

Kiam mi redaktas tekston aŭ programkodon, mi ofte uzas la redaktilon [Emacs]. La redaktilo estas tre programebla kaj adaptebla, tiugrade, ke iuj uzantoj tute entiriĝas, kaj komencas anstataŭe programi kaj adapti la ceteron de sia vivo al la redaktilo. Tial gravas, ke uzantoj de Emakso laŭeble plej frue sekurigu sin kontraŭ tiaj okazoj. 

Tial mi decidis duafoje inokuliĝi per la vakcino [Modix], kiu protektas onin kontraŭ etendismo de ne nur la Emaksa, sed ankaŭ la Esperanta variaĵo (kiu pliigas riskon de novvortmalsano)! Faru ankaŭ vi la ĝustan decidon, dum vi ankoraŭ havas tempon, kaj protektu vin kontraŭ tento, por ke ne trafu ankaŭ vin tia ĉi kompatinda sorto! 

#lang_eo #absurdaĵoj #Emakso #Esperanto #Imakso #komputado #libera_programaro #stultaj_ŝercoj #ŝercoj #tekstredaktiloj

Mansardo Jamada

— Maljunuloj ne scipovas uzi komputilojn! Ili simple metas centojn da dosieroj en la Labortabla dosierujo!
— Junuloj ne scipovas uzi komputilojn! Ili ne scias, kie metiĝas dosieroj; la telefono prizorgas ĉion!

… ŝajnas al mi, ke neniu ajn scipovis uzi komputilojn iam ajn.  

#lang_eo #dosieraranĝo #dosiersistemo #komputado 

#Datreveno #KlaraDan #Komputado

Je ĉi dato en 1911 naskiĝis Klára Dán [von Neumann], matematikisto, kiu verkis la "programojn" por la prakomputiloj dezajnitaj de sia edzo John von Neumann, antaŭ la uzo de komputiloj por traduki homajn kodojn al maŝinkodoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Kl%C3%A1ra_D%C3%A1n
Bildo: https://en.wikipedia.org/wiki/File:Photograph_of_Klara_Dan_von_Neumann.png

Klára Dán - Vikipedio

#Datreveno #AlonzoChurch #Komputado

Je ĉi dato en 1903 naskiĝis Alonzo Church, matematikisto, kiu ellaboris la fondantajn teoremojn pri scienco pri komputado, kaj inventis la lambdakalkulon por priskribi la logikajn operaciojn de komputilo. https://eo.wikipedia.org/wiki/Alonzo_Church
Bildo: https://en.wikipedia.org/wiki/File:Alonzo_Church.jpg

Alonzo Church - Vikipedio

#Datreveno #FredBrooks #LaMitaManMonato #Komputado

Je ĉi dato en 1931 naskiĝis Fred Brooks, inĝeniero, kiu evoluigis la unuan gravan mastruman sistemon por komputiloj ĉe IBM, kaj poste verkis la bone konatan libron "La Mita Man-Monato" en kiu li klarigis tial, kial pli facilas fari fizikan produkton ol programara, kaj enhavis kelkajn citindajn komentojn, plej fame "Aldoni manpovon al malfrua programprojekto plimalfruigos ĝin". https://eo.wikipedia.org/wiki/Frederick_Brooks
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Fred_Brooks.jpg

Frederick Brooks - Vikipedio

#Datreveno #WilhelmAckermann #Matematiko #Komputado

Je ĉi dato en 1896 naskiĝis Wilhelm Ackermann, matematikisto, kiu faris fondajn malkovraĵojn en teorio de komputado, kaj unuafoje metis la demandon, kun Hilbert, ĉu algoritmo ekzistas determini la verecon de diraĵo matematika. https://eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Ackermann
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ackermann_Wilhelm.jpg

Wilhelm Ackermann - Vikipedio

ping/ven/o – La tempo ĝis oni ricevas respondon, tajpinte la ordonon »ping www.retejo.org«.

#lang_eo #komputado #ŝercoj 

Miniwa/Cute