Freŝdate mi serĉis programon por planado de taskoj, kiu havas grafikan fasadon, ne postulas multan penon, kaj povas speguli la taskojn per interreto.

Tre longe, mi ne povis trovi tian programon. Multaj aspektis bone, sed ne povis speguli taskojn rete. Aliaj povis, sed ne havis grafikan fasadon. Mi antaŭe uzis la programon Evolution, sed ĝi postulis iom tro da peno. Mi provis instali la programon Merkuro Calendar, kiu aspektis bona, sed ĝi petis min instali 332 aliajn programojn unue. (Jes, ĝi estas parto de la programaro KDE.)

Do fine mi mordis la lastan frukton, naskitan de malespero… kaj mi instalis on Mozilla Thunderbird. Mi memoris ĝin (de antaŭ kelkaj jaroj) kiel tre pezan kaj malrapidan retpoŝtilon, sed mi iomete esperis, ke eble ĝi ne tiom malbonus por planado de taskoj.

Kiom mi surpriziĝis, kiam mi rulis ĝin! La fasado aspektis tute malsame, ol en mia memoro. Tre simpla kaj pura, tute ne peza. La fasado por taskoj ne estas ideala, sed mi povis aranĝi ĝin sufiĉe komforte, kaj mi povas aldoni novajn taskojn sufiĉe rapide. Kaj ĝi konektiĝis al mia reta kalendaro tre facile! Mi devis agordi nenion! Kaj ĉar ĝi povis fari same pri mia retpoŝto… mi nun ankaŭ uzas ĝin kiel mian retpoŝtilon. Kaj adresaron.

Eble mi malpravas, ĉar mi ne atentis proksime la evoluon de tiu ĉi programo… sed kiom Firefox kaj Mozilla ĝenerale ŝajnas velki, tiom Thunderbird ŝajnas nun flori. Bizare, ĉu ne? Sed ankaŭ bele! Dankon pro la nova hejmero, @thunderbird.

#lang_eo #Mozilla #libera_programaro #Thunderbird #programoj #taskoj #taskiloj 

Mansardo Jamada

Parenteze, mi uzas la operaciumon Debian 12 nun. La versio de Thunderbird, kiun mi uzas, do ne estas la plej nova, kaj ĝi ricevas nur tiujn novajn ŝanĝojn, kiuj plifortigas ĝiajn stabilecon kaj sekurecon. Ŝajnas, ke ekde tiam la fasado eble ŝanĝiĝis refoje. Do ŝajnas, ke kiam tiu nova versio venos al Debian (aŭ kiam mi instalos on Thunderbird en alia operaciumo), ankaŭ mi estos surprizita refoje. Ĉu agrable aŭ malagrable, tio ankoraŭ ne scieblas.