Hodiaŭ mi trovis la Federujan konton de @librewolf, ŝanĝita versio de [Firefox], kiun mi uzas. Ĝi elsuĉis mian ĝojon je vivo. 

Kial? La profilbildo montras emblemon de la projekto, kun la fono ŝanĝita al koloroj de la »interseks-inkluziva progresa TASula flago«. [LibreWolf] ne estas la unua projekto, kiun mi vidas uzi tiun flagon, kaj tio ĉagrenas min. Eble vi nun pensas: »Kial tio ĉagrenas vin? Kio estas la problemo?« Samideanoj, mi kunsendas la profilbildon kaj la flagon. Rigardu ilin, se vi sentas vin kuraĝaj, kaj la problemo rapide evidentiĝos al vi. 

La flago estas abomenaĵo! Abomenaĵo farita por ofendi ne konservemulojn, ne ekstremdekstrulojn, sed tute sendistinge ĉiujn homajn okulojn! Ĝi senkompate atencas la bazan senton de belaspekto mem! 

Antaŭ kelka tempo, iu havis brilan ideon: Kiel ni reprezentu belecon kaj diversecon de homa naturo? Per ĉielarko! Ĉielarko estas bela. Nenio mankas al ĝi. Ĝi enhavas ĉiujn kolorojn, kaj do perfekte taŭgas por kovri ĉiujn nuancojn de homeco. Hodiaŭ, la ĉielarka flago estas vaste rekonata simbolo de TASuloj tutmonde. Simple. Bele. Dek el dek.  :gutkato_afiŝo_10_el_10:

Poste, iuj personoj havis aliajn ideojn: Kial ni ne aldonu ekstrajn kolorojn al la flago? Kial ni ne aldonu eĉ pliajn ekstrajn kolorojn al la flago? Kial ni ne aranĝu ilin kiel pintajn striojn, malpli dikajn ol la ĉielarkaj strioj, kaj ne aldonu triangulon, ĉi-foje pli dikan ol la ĉielarkaj strioj? Jes, la respondo devis esti dekomence evidenta: Ĉar tio estas tute superflua. Ĉar tio aspektas terure. Ĉar la flago mem tiom hontas pri sia aspekto, ke ĝi ruĝiĝas – ĉar kovras ĝin la sango, kiu ekfluis el niaj okuloj, kiam ili rigardis ĝin. Bedaŭrinde, tio ne haltigis ilin.  

Oni supozus, ke tia flago ne havas ŝancon disvastiĝi. Oni supozus malprave. Tro ofte, mi vidis la profilbildon de amata libera projekto senaverte tordiĝi al formo similanta vomaĵon de radiaktiva kornoĉevalo. Eble du- aŭ tri-foje, sed eĉ unu fojo trous. Kial? Eble oni volas montri, kiom radike kaj perforte oni pretas agi por defendi la rajtojn de malplimultoj. Sed mi kredas, ke ekzistas vojo pli paca, vojo pli harmonia. 

Amikoj, samseksemuloj estas niaj gefratoj.  Neseksemuloj estas niaj gefratoj.  Pluramuloj estas niaj gefratoj.  Transseksuloj estas niaj gefratoj.   Interseksuloj estas niaj fratipoj.  Ili ĉiuj meritas egalajn rajtojn kaj havas belajn flagojn… almenaŭ ĝis oni kungluas ilin ĉiujn en unu teruran malsanktaĵon. Kompreneble, ankaŭ blinduloj kaj aliaj malkapabluloj estas niaj gefratoj.  Ni subtenu ilin. Sed tio ne signifas, ke ni nepre aniĝu ilin. Ni povos labori pli efike, se almenaŭ iuj el ni konservos niajn okulojn. Do bonvole… bonvole uzu la belan, sekuran, ĉielarkan flagon. Dankon. 

#lang_eo #arto #flagoj #libera_programaro #taglibro #TAS #TASuloj #vivo

Feliĉan internacian tagon de neseksemo. 

#lang_eo #neseksemo #TAS #TASuloj

Mansardo Jamada

 La Konstitucia juĝejo de Ĉeĥujo ĵus nuligis leĝon, kiu devigis transseksulojn kastriĝi (per operacio) por leĝe ŝanĝi sian sekson! 

 Mi estis ŝokita, kiam mi ankaŭ kelka tempo sciiĝis pri ekzisto de tiom absurda leĝo. Sed mi ĝojas, ke ni nun faras unu plian paŝon al la idealo de libera socio.

 Espereble ni iam ankaŭ egalrajtigos kunecon de samseksaj duopoj kaj agnoskos kunecon de pliopoj.

#lang_eo #Ĉeĥujo #leĝoj #politiko #seksŝanĝo #TAS #TASuloj #transsekseco #transseksuloj

Mansardo Jamada

Plej alta juĝejo de Rusujo malpermesis »internacian movadon TAS« kaj nomis ĝin ekstremista.

Daŭran kuraĝon, rusaj TASaj samideanoj! Vivu multe pli longe ol via registaro!
   

#lang_eo #homaj_rajtoj #novaĵoj #politiko #Rusujo #TAS #tasuloj

Mansardo Jamada

Hodiaŭ estas la tago de pluramo! Tial mi volas prezenti novan flagon de pluramo, kiun mi fasonis. 

Verŝajne la unua (kaj plej konata) flago estas fasonita de [Jim Evans], sed multaj opinias ĝin iom tro stranga aŭ iom maltro bela. Tial mi provis fasoni novan flagon!

Anstataŭ la grekan literon »π«, kiu impresas iom enigme, mi metis koron kun simbolo de senfino, kiujn multaj rekonas kiel simbolon de pluramo. Sed mi konservis la originalajn kolorojn, kaj kun ili ankaŭ la originalajn signifojn. Tiel la flago prezentas nenian rompon, sed harmonie daŭrigas la historion de simboloj longe uzataj de pluramuloj.

La koloroj havas la jenajn signifojn:

  • La blua reprezentas senkaŝecon kaj honestecon inter oni kaj oniaj vivkunuloj.
  • La ruĝa reprezentas amon kaj pasion. Ilia egala kunesto en la koro reprezentas harmonian kaj egalpovan kuneston de pluraj amoj kaj amrilatoj.
  • La flava reprezentas gravecon kaj aŭtentikecon de la emocia ligo kun oniaj vivkunuloj.
  • La nigra ekster la koro reprezentas solidarecon kun tiuj, kiuj devas kaŝi sian rilaton de la ĉirkaŭa mondo pro socia premo. Samkiel la nigra tamen ne penetras en la internon de la koro, tiel same oni bezonas kaŝi nenion en sia propraj koro kaj siaj propraj amrilatoj, kie la amo estas plena kaj honesta.

Vi trovos vektoran version de la flago tie ĉi. Mi cedas ĉiujn miajn rajtojn je la flago al publiko, per la cedilo CC0 1.0. Vi do rajtas uzi la flagon kiel ajn vi volas! Sed mi tamen ĝojos, se vi memoros kaj mencios min kiel ĝian aŭtoron. (La originala flago de [Jim Evans] estas arĥivita ĉi tie.)

Al ĉiu alia pluramulo mi deziras, ke ĝi povu vivi feliĉe kaj malkaŝe, kun kiom ajn da personoj ĝi amas! 

#lang_eo #amo #Esperanto #flago #flagoj #pluramo #pluramuloj #tago_de_pluramo #TAS #tasuloj