LA HARARO – Charles Baudelaire

Ho lan’! Krispanta dense ĝis trans la ark’ de l’ kolo!

Bukloj! Parfum’ ŝarĝita per dolĉe splena pigro!

Ekstaz’! Por ke pleniĝu l’ alkov’ en nokta solo

Per rememoroj, kiuj dormas en ĉi har-molo,

Mi ĝin kiel poŝtukon flirtigu en la nigro!

Langvoro de Azio kaj febro de Afriko,

Tut mondo malproksima, foresta, preskaŭ morta

Vivas, arbar’ aroma, en via dens-impliko!

Kiel aliaj mensoj navigas sur muziko,

La mia, kara, naĝas sur ĉi parfumo forta.
...
1/4

La hararo 2/4

Mi iros, kie arbon kaj homon sukan duŝas

En longan longan svenon la ardo de sunbriloj;

Ho dikaj plektoj, estu la ond’, kiu min puŝas!

En vi, ho mar’ ebona, blindigaj revoj kuŝas

De veloj, de flamflagoj, de mastoj, de remiloj:

Haveno eĥa, kie ektrinkos mia koro

Larĝgute el koloroj, el sonoj, el parfumoj,

Kie la ŝipoj, glitaj, en silko kaj en oro,

Apertas vastajn brakojn brakume al la gloro

De pura ĉiel’ eterne vibranta de ard-lumoj.
...

#poezio #esperanto #baudelaire

La hararo (3/4)

La kap’ ebri-soifa dronos kun sinforgeso

En ĉi nokt-oceano, kaŝej’ de dua sama;

Mia spirit’ subtila, sub rula ondkareso,

Ja scios vin retrovi, ho fekunda pigreco,

Senfine longaj luloj de nenifar’ balzama!

Ho bluaj haroj! Tendo streĉita el mallumoj!

Spegulas vi lazuron de ĉielrondo vasta;

Sur la lanugaj randoj de bukloserpentumoj

Min arde ebriigas miksaĵo de parfumoj:

Kokosoleo, mosko kaj gudr-odoro drasta.

...

#poezio #CharlesBaudelaire #esperanto #literaturo

La hararo (4/4)

Longtempe, ĉiam, ĉiam! Al peza bukl-amaso

Mi ŝutos la rubenon, la perlon, la safiron,

Ke vi neniam surdu al mia am-ekstazo!

Ĉu ne l’ oaz’ revita vi estas, kaj la vazo,

Kie mi longe sorbas la memor-eliksiron?

Charles Baudelaire (1821-1867)

Esperantigita de pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN

#Poezio #poemo #poeto #literaturo #traduko #CharlesBaudelaire #FrancaPoezio #simbolismo #arto #artisto #esperanto #LaFlorojDeLMalbon #LesFleursDuMal

La hararo (Charles Baudelaire)

AI farita bildo LA HARARO – Charles Baudelaire Ho lan’! Krispanta dense ĝis trans la ark’ de l’ kolo!Bukloj! Parfum’ ŝarĝita per dolĉe splena pigro! Ekstaz’! Por…

Singirankabo Esperanto - esperanta tekstaro