Mallonga uverturo - mi tuj diru al vi ĉiuj:
La kulturo de muziko estas preskaŭ mortinta.
Soveta ŝtato bezonis nek Penderecki, nek Slonimskij
Rusia ŝtato bezonis nek Slonimskij, nek Penderecki
Infanoj fekpopmuzikon maĉas
Kaj al klasika muziko kraĉas...

Sed ekzistas perversuloj
Ili kredas, liberuloj
Ke andanto aŭ skerco
Pli bonas ol unca-unco
Rakontas tiuj stranguloj
Ke ekzistas Donicetti
Kaj ke ekzistas Skarlatti
Aŭskultu ilin, infanoj!
Ili zorgas pri animoj
Kaj atendas la miraklon
Sed ridegas unca-unco
Kaj sonaĉas de ĉiuj flankoj...

Mi aĉetus por infanoj la fluton
Por ke ili purigu animojn
Sed fiuletoj aŭskultas
Nek Wolfgang-on Amadeus
Nek Beethoven-on, nek Gljuck-on,
"Dolorige!" - ili diras,
"Enuige" - ili diras, "Aĉegas!"
Kaj mi volis aĉeti hobojon
Por ke ili purigu animojn
Kaj por ke mi dum ripozo
Dormus en mia hamako
Kaj du de miaj gefiloj
Ludis por ilia avo...

Kiu nun komencos ludi
Valsojn, tangon kaj mazurkon?
Eksaj konser-vato-riistoj
Nun ludas en la drinkejoj!
Kiu malfermos partituron?
Kiu varmigos niajn korojn?
Violono stultas niatempe
Stratokastro mojosas!

Ĉu vi memoras, amiko
Duan koncerton de Beethoven?
Tie estas unu parto
Kiun mi ŝategas:
Violonoj - ti-ti-ti-ti,
Piano - turum-turum!
Violonoj - titi-ti-ti-ti!
Piano - turumrurum!
Ja vere belegas tio,
Vere alta nivel'!
Ni ĉiuj kore dankas
Beethoven-on por tio!

Infanoj venas vidi idolojn
Kaj frenezi ĉe idolaj koncertoj
Sed krioj kaj larmoj de admirantaj adoleskantoj kondiĉitas per politiko de la televidkanaloj kaj de grandaj radioelsendoj! Tiel ili enspezas monon, sed konsciencon ankaŭ havu!

Ludu Grig-on, ni petegas!
Ludu, ludu Skarlatti!
Sed respondas la aĉuloj
Ke Skarlatti ne nuntempas
Kaj ke Grig ne popularas
Ili scias, kion fari
Do, ni ĉiuj aŭskultu
Birdnomitan kantistinon!

Kaj se Strauss alportis tien novan valson
Ili dirus: "Denove? Vi multnombras!
Do, pagu unue por la elsendo
Kaj poste ŝaltu vian bemolon!"

Ja devas esti io sankta,
Belega, kaj... niatera!
Neniu povas mortigi arton!
Hendel vivis! Hendel vivas, kaj daŭre vivos!

Al gefiloj mi ŝaltu Bach-on!
Al gefiloj mi ŝaltu Mozart-on!
Mi alkutimigu ilin al arto
Eĉ se mi ilin perfortu!
Kiam ili plenkreskiĝos
Ili diros: "Dankon, paĉjo!"
Ĉar ofte bonulojn
Oni kreskigis per severeco!
Tadam-tadam!
Tam-param-tam-tam-tam-param...


#kantoj #traduko #nostalgio

Kiel oni tradukas la anglan esprimon 'Break A Leg 🤞' en Esperanton?

#Esperanto #Lingvo #Traduko #BreakALeg #EsperantoCommunity
#EsperantoTranslation #LanguageExchange #EsperantoCulture

Kial estas tiel malfacile traduki ŝercojn?

YouTube
Averto: ĉi-kuntekste "kaproj" signifas "aĉuloj"

En la mondo estas diversaj homoj
Saĝaj aŭ stultaj
Adoleskantoj kaj infanoj
Plugistoj kaj artistoj
Militistoj kaj sportistoj
Pilotoj kaj ambasadoroj
Karpentistoj, kuracistoj, bakistoj
Sed ankaŭ estas kaproj!
Homo-kapro ne aspektas kiel kapro
Vi ne pensus ke li estas kapro
Vi pensus: "Eble, li ne estas kapro",
Sed poste komprenus: "Kapro!"
Lia naturo malfermas ne tuj
Li ne blekas kaj ne fekas
Sed kiam li diros ion maltaŭgan
Vi diros: "Kia kapro!"

Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!

Jen simpla kapro, ne ŝtatserva
Li ne tiel dolorigas
Deputito-kapro pli malbonas
Kaj kapro-militestro aĉas!
En ĉiuj landoj kaj epokoj
Ni vidas ĉi tiun bildon
Jen kapro sur rapida kapro
Kriegas: "Ŝafoj, al mi!"

Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!

"Ĉiuj viroj estas kaproj!" Malveras!
Genro ĉi-kaze ne gravas!
Edzoj-kaproj aĉegas,
Sed ekzistas edzinoj-kaproj!
Aliflanke, povus okazi, ke ĉiuj estas kaproj
Verŝajne, kaj timige - eĉ la plej heroa heroo!
Se en via domo ekodoris kapre
Odorigas televidilo
Malŝaltu kaj ventiligu!
Ja kien ni kaŝu de ili? Kial ni estas ĉi tie?!
Nia kalendaro estas speciala - ĉiu jaro estas Jaro de Kapro!

Mi malamas kaprojn
Vi malamas kaprojn
Vladimir Vladimiroviĉ malamas kaprojn
Kaprojn li malamas!
Mi havas plian demandon:
Se ni tiel malamas kaprojn
Kaj ilin malamas ĉiuj
KIAL ĈIAM REGAS KAPROJ?!

Oh, when the goats go marching in
When the goats go marching in
No, I don't want to be in that number
When the goats come marching in!

Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Mi malamas kaprojn
Kaprojn mi malamas!

#kantoj #traduko

@AttarSilas « Kial havi koron
se vi malebligas ĝin bati ?
Ĝi ĉesos ami sufiĉe baldaŭ,
ĉu plaĉas al vi aŭ ne. »

#esperanto #traduko

Mi aŭdas kriojn de forflugantaj birdoj
De rustiĝitaj tegmentoj venas varma vento
Suno ne leviĝis dum 70 jaroj
Dum la sama tempo vi silentas

Ni estas idoj de Lakta Vojo
Ni nomis nian planedon Tero
Niaj prauloj konstruis urbojn
Niaj ĉeloj enhavas kialon de Ekzisto
Sed nun, savu kaj konservu nin!
Restas nur unu horo por ni!

Mi ne scias, kiu jaro estas nun
Mi vidas neniun, kapablan iri
Ĥaoso en kapo, glaco sub piedoj
Mi petas, rigardu al mi! Rigardu!

Ni estas idoj de Lakta Vojo
Ni nomis nian planedon Tero
Niaj prauloj konstruis urbojn
Niaj ĉeloj enhavas kialon de Ekzisto
Sed nun, savu kaj konservu nin!
Restas nur unu horo por ni!


#kantoj #traduko
Хлещет дождь который час,
Бьёт вода по крыше,
На столе горит свеча,
Пламя тихо дышит...

(Dum horoj pluvegas,
Akvo frapas tegmenton,
Sur la tablo brulas kandelo,
Silente spiras flamo)

#kanto #traduko

Ĉar ĉi tiu poemo mi decidis (unu)cikli al la oficejo matene.
La poemo tekstas (proksimume)

Maĉas vian kalkoŝtonon
Meze de la strato
Tute sen zorgo

La lasta lino povus teksti
Ne zorgo en la mondo

#poemo
#traduko https://mastodon.online/@faidit/112494570975506327

Faidit 🇪🇺 (@faidit@mastodon.online)

Attached: 1 image #micropoësia Crosnhar sa creia Au mitan dau chamin Se mocar dau monde. #micropoésie Mâcher son calcaire Au milieu du chemin Se foutre du monde.

Mastodon
Fojfoje revenigas min memoro
al tiu terura tago somera,
kiam, promenante apud la rivereto sennoma,
mi stumblis sur la kadavro de kompatinda virino.
Ŝi kuŝis, klinigante sian kapon.
Sur la kolo mi vidis aĉan vundon.
Kiel ŝi troviĝis sin ĉi tie, senŝua, duonnuda,
malpuriĝita per iu malpuraĵo nekonata?

Sed kia rigardo malama, per kiu
la mortulino rigardis min!
Ekkriis mi, ne komprenante miajn vortojn:
"Ne rigardu min, pri ĉio kulpigante min!"

Ne komprenis mi mian staton -
terura rigardo malklarigis konscion mian,
kaj kuris mi for de tiu loko.
Frenezigis min ŝiaj okuloj malbenitaj!

Mi kuris, antaŭ ol plene senfortiĝi,
sed, ĉirkaŭturniĝante, mi vidis tiun virinon!
"Ho ve!
Per kiu terura forto tiu kadavro denove ekmoviĝis?!"

La korpon mortan puŝis mi en la rivereton rapidan,
kaj malproksimiĝis ĝi, al la fluo obeante.

Kaj mi denove ekkuris per ĉiuj fortoj restantaj,
falante, kriante senesperante.

Kaj ĉi-nokte malfermis mi la fenestron mian
KAJ VIDIS MALSEKAN KADAVRON DE LA TERURA VIRINO!

Purigis la okulojn - vizio malaperis.
Liberigu min, Dio, de tiuj
memoroj!

#traduko #poezio #kanto #roko