Mi dankemas, ke du el miaj poemoj en la angla aperis ĉe Herb Port Studio en Japanio.
Korajn dankojn al Yasushi Ikeda pro la invito kaj pro tiu loko, kie poezio povas vojaĝi trans lingvoj kaj horizontoj.
Mi dankemas, ke du el miaj poemoj en la angla aperis ĉe Herb Port Studio en Japanio.
Korajn dankojn al Yasushi Ikeda pro la invito kaj pro tiu loko, kie poezio povas vojaĝi trans lingvoj kaj horizontoj.
Vejnoj de pluvo
sur la vitro
aŭtonaj koloroj
sub la griza
ĉielo
tra la pejzaĝo
ni esploras
senmove
aliajn mondojn
aliajn foliojn
aliajn memorojn
ĉiam vojaĝante
ni trairas
sole
kaj nenion
ni bezonas
tra la ekzisto
tra la tempa fluado
ni movas
senposede
sune kaj pace
la elirejon
ni salutas
my #poem "The Sound Country" is appeared in "Herb Port Studio" #poetry
"la so(a)na lando" #poemo
https://herbport2.blogspot.com/2025/06/onai-kotaro.html
Jen la muziko, kiu inspiras min por la poemo : https://www.youtube.com/watch?v=8yfCGMl55jA
https://naochika.com/product/mystic-valley-3h/
Teroj okraj
sekaj
akraj aromoj
de incenso kaj rosmareno
neniu celo
povos rompi
niajn elektojn
la skriboj estis
ĉie videblaj
kaj ni fieris
fratoj en filigrano
sub la kupolo
ŝirmitaj kontraŭ fajro
falantaj demonoj
amara spuro sur la palato
la forto de la spirado
kontraŭ niaj delikataj suspiroj
folioj kaj familioj
disŝiriĝas
la skriboj estis
ĉie videblaj
kaj niaj notoj
skulptitaj en karno
sub niaj vortoj
sub niaj mortoj
la argilo mildigas la brulon