LA ANTAŬA VIVO
(Charles Baudelaire)
Mi loĝis longatempe sub portikaro alta, Kiun la mara suno surpentris per mil bruloj,
Kaj kolonegoj rektaj, majestaj de konturoj,
Ŝajnigis en vespero grandega grot' bazalta.
La bildon de l' ĉielo lulante, la ondruloj Miksadis plej mistike kaj kun solen' aparta
Akordojn ĉiopovajn de mar-muzik' ekzalta
Al sunsubir-koloroj rebrilaj en l'okuloj.
...
1/2
#CharlesBaudelaire #Baudelaire #poezio #poeto #poemo #literaturo #franca #esperanto #LaFlorojDelMalbon



