Charles #Baudelaire (1821-1867) estas unu el la miaj plej ŝatataj francaj poetoj. Lia plej konata verko estas la #poemaro "la floroj de l'malbon' " eldonita en 1857.

Bonŝance tiu ĉi #libro estis esperantigita de pluraj esperantistoj kaj mi ĵus elŝutis ĝin. Verdire la #traduko al mi tre plaĉas kaj mi decidis iafoje kunhavi ĉi tie poemojn kiujn mi partikulare ŝatas.
Hodiaŭ: la albatro
NB: "Albatroso" laŭ PIV kaj Reta Vortaro, tamen mi kompreneble ne korektis!
👇
#poezio #esperanto #poeto #poemo

LA ALBATRO

1/2

Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar',
Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
Post ŝip' glitanta super amara abismar'.

Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke,
Ĉi reĝoj de l' lazuro, mallerte kaj kun ĝen', Grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke,
Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.
...

#poezio #baudelaire #poemo #LaFlorojDelMalbon #esperanto #poeto #albatro #albatroso #lang_eo

LA ALBATRO (2/2)
#CharlesBaudelaire

Ĉi vojaĝant' flugila inerte nun hezitas. Ĵus nura bel', kaj nune: malbel' komika jam.
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas, Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.

Similas la poeto al tiu princ' de l' nuboj, Kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l' pafant',
Kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj,
Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.

#esperanto #poezio #poemo #poeto #francapoezio #francapoeto #literaturo #traduko #lang_eo

☝️
NB: el la franca tiun poemon esperantigis pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN

La tuta libro "la floroj de l'malbon'" de Charles.Baudelaire estas senpage havebla ĉe libro.ee

https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Charles_Baudelaire
https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Charles_Baudelaire

#esperanto #literaruro #libroj #libro #poezio #CharlesBaudelaire #poemo.#poeto

Charles Baudelaire - Vikipedio