La antaŭa vivo
2/2
Jen kie mi vivadis volupte, en trankvilo, Meze de la lazuro, de l' ondoj, de l' glorlumoj,
Kaj multaj sklavoj nudaj, saturaj de parfumoj,
Freŝigis mian frunton per palmo-ventumilo,
Kun la unika zorgo: esplori kun fervoro Sekreton doloregan de mia vivlangvoro.
Charles Baudelaire (1821-1867)
Esperantigita de pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN
#esperanto #literaruro #libroj #libro #poezio #CharlesBaudelaire #poemo.#poeto #LaFlorojDelMalbon