Mi provis sepafoje ĝustigi pridatumojn de la paĝo, por ke ĝi finfine elportiĝu, sed ĝi ankoraŭ ne elportiĝas! La programo tute preteratentas ĝin! Kion mi faras malĝuste? :taneŝima_ploras_lageton:
… ho, mi mistajpis la nomon. Nun ĝi funkcias. 
@das_g Mi havis du laborpostenojn en #urbodomoj kaj du en #universitatoj. Nur en ĉi-lasta #programado havas sencon.
Mi provis sepafoje ĝustigi pridatumojn de la paĝo, por ke ĝi finfine elportiĝu, sed ĝi ankoraŭ ne elportiĝas! La programo tute preteratentas ĝin! Kion mi faras malĝuste? :taneŝima_ploras_lageton:
… ho, mi mistajpis la nomon. Nun ĝi funkcias. 
Kurso de Python #1: Kio estas Python?
#Corte de #energía #programado para éste sábado - Noticias Radio Reflejos
https://www.noticiasradioreflejos.com.ar/2021/corte-de-energia-programado-para-este-sabado/
> La Cooperativa Eléctrica de #Tornquist informa que, si las condiciones climáticas lo permiten, realizará un corte programado de energía para éste sábado de 06:00 a 07:00 hs. El corte permitirá realizar diversos trabajos y afectará la zona urbana de Tornquist, camino vecinal y acceso a la Ruta 33.
La Cooperativa Eléctrica de Tornquist informa que, si las condiciones climáticas lo permiten, realizará un corte programado de energía para éste sábado de 06:00 a 07:00 hs. El corte permitirá realizar diversos trabajos y afectará la zona urbana de Tornquist, camino vecinal y acceso a la Ruta 33.
Mi priprogramas AktivVortaron (ActivityVocabulary), kaj vidas la vorton »vortaron« tiom multe, refoje kaj refoje… ne plu aspektas kiel vorto al mia cerbo.
vortaro, vortaro, vortaro, vortaro…
Mi rimarkis ion bizaran pri objektema programado. Ĵus mi instalis bibliotekon por analizo de teksto, kiu siadire havas »funkcian interfacon« kaj »objektan interfacon«. 
La funkcia interfaco estas simpla: oni vokas funkcion, kaj donas la analizotan tekston kiel parametron. Kaj la objekta interfaco? Oni kreas objekton, kiu reprezentas la analizilon, kaj sendas mesaĝon kun la analizota teksto kiel parametro. 
Ne unuafoje mi vidas ĉi tiun aliron, kaj mi ne komprenas ĝin… ĉu tio havas ian avantaĝon? Se la du interfacoj tute samas, kaj unu simple postulas, ke mi kreu objekton unue… kial mi uzus la objektan interfacon anstataŭ la funkcia? La funkcia evidente pli rektas kaj simplas! 
Ĉu mi pretervidas iun gravan avantaĝon? Aŭ ĉu tio ĉi simple estas malbona aliro al objektema programado, kiun homoj faras simple por havi ian objektan interfacoj, sendepende de ĝiaj kvalitoj? 
#lang_eo #objektema_programado #objektoj #programado #programlingvoj #teĥniko
Apokalispo: (exit)
SLIME, mi amas vin. Mi amas vin tre, tre. Se mi kapablus skribi bone amleteron, mi skribus por vi.
Oni povas rigardi objektojn kaj ties internajn ujojn, kaj ĝi eĉ kapablas salti al la difino de objekto, eĉ malgraŭ ke mi nur difinis la klason per abstrakta macro!
Tiom belas, tiom belas!
HJAAAAA!
