Mi rimarkis ion bizaran pri objektema programado. Ĵus mi instalis bibliotekon por analizo de teksto, kiu siadire havas »funkcian interfacon« kaj »objektan interfacon«. 

La funkcia interfaco estas simpla: oni vokas funkcion, kaj donas la analizotan tekston kiel parametron. Kaj la objekta interfaco? Oni kreas objekton, kiu reprezentas la analizilon, kaj sendas mesaĝon kun la analizota teksto kiel parametro. 

Ne unuafoje mi vidas ĉi tiun aliron, kaj mi ne komprenas ĝin… ĉu tio havas ian avantaĝon? Se la du interfacoj tute samas, kaj unu simple postulas, ke mi kreu objekton unue… kial mi uzus la objektan interfacon anstataŭ la funkcia? La funkcia evidente pli rektas kaj simplas! 

Ĉu mi pretervidas iun gravan avantaĝon? Aŭ ĉu tio ĉi simple estas malbona aliro al objektema programado, kiun homoj faras simple por havi ian objektan interfacoj, sendepende de ĝiaj kvalitoj? 

#lang_eo #objektema_programado #objektoj #programado #programlingvoj #teĥniko

Mansardo Jamada