Je  Imakso, mirinde utilas shell-command-on-region (M-| ), per kiu oni metas tekston kiel enigo al programo.

Mi ĵus malkovris hodiaŭ la egale utilan sh-execute-region, kiu rulas liniojn kiel ŝelprogramo! Mi agordis ĝin hodiaŭ al C-c |

 Tiuanime, hodiaŭ mi skribis simplan funkcion, execute-buffer. Se vi redaktas skripton, per ĝi povas simple ruli la nunan dosieron kaj vidi la eligon. Tre utilas por ŝelo kaj bc-umado, ktp, kiel mi ofte faras.  

(global-set-key (kbd "C-c \\") 'execute-buffer) (defun execute-buffer () "Execute the current buffer’s file, sending output to a buffer." (interactive) (shell-command (format "\"%s\"" (buffer-file-name))))

#lang_eo #imakso #emacs #ŝelo #bash #gnu #linukso #lignukso

Mansardo Jamada

   
Mi amas Imakson
Mi amas Imakson
Mi amas Imakson
Mi amas Imakson
Mi amas Imakson
Mi amas Imakson
Mi amas Imakson
Mi amas Imakson

#lang_eo #imakso #emacs #gnu

> Imakso tiom malrapidegas freŝe! Kiallllll? >_<
> M-x profiler-start
> Jen! Pro ĉi tiu fia funkcio!
> … ho. Mi skribis tiun. =w=,,

 #lang_eo #emacs #imakso #progrado

Mansardo Jamada

SLIME, mi amas vin. Mi amas vin tre, tre. Se mi kapablus skribi bone amleteron, mi skribus por vi.   

Oni povas rigardi objektojn kaj ties internajn ujojn, kaj ĝi eĉ kapablas salti al la difino de objekto, eĉ malgraŭ ke mi nur difinis la klason per abstrakta macro!
Tiom belas, tiom belas!   

#lang_eo #programado #emacs #imakso #lispo #commonlisp

SLIME: The Superior Lisp Interaction Mode for Emacs

Post instalo kaj agordo de ibus, Imakso  ree utilas! Mi tre ĝojas, ke mia komputilo refoje utilas!  

… mi iom scivolas, pri kial XIM subite elektis rompiĝi; sed mi markos tion kiel plia nesolvebla mistero de la vivo. 
#lang_eo #imakso

Home

Intelligent Input Bus for Linux/Unix. Contribute to ibus/ibus development by creating an account on GitHub.

GitHub
<Multi_key> is undefined <Multi_key> is undefined <Multi_key> is undefined

Kial vi perfidas min tiel ĉi, Imakso ? Kiel mi tajpos ĉapelojn, »citilojn«, kaj punktojn, tiel ĉi⋯?!  

Kiallllll?! 
#lang_eo #imakso

Mansardo Jamada

Jen ekzemplo de Org→ODT! :taneŝima_ĝojas:
#lang_eo #libreoffice #imakso #org

Mi miras! Mi miras! Mi miiiiiiiiiiiras!
Kia spektaklo, kia venko, kia kapturne stelbrila afero!!  

Per Org-reĝimo kaj   Imakso, oni povas elporti dosierojn al ODT, kaj do al DOCX ktp. Kaj jes, oni povas tre facile agordi siajn proprajn stilojn por tio, per LibreOffice mem!

Ne plu mi devos  trasuferi uzon de LibreOffice ĉar aliulo postulas de mi DOCX-dosieron anstataŭ PDF; nun, mi povas resta feliĉa kaj gajanima ĉe la animsava flanko de Sankta Ignucio!    

#lang_eo #libreoffice #gnu #emacs #imakso #org

Mansardo Jamada

Mi pensis al mi, »Eble utilus havi subprogramon por Org-reĝimo, por farado de Anki-kartoj… ne, tio kredeble ne ekzistas, mdr.«  

… sed ĝi jes. Mi miras. Ĝi ekzistas! Ĝi ekzistas! :gutkato_ĉarmas:

Repense, ĉio sencas al mi:
Kompreneble ĝi ekzistas.
Ĉio fareblas per Emakso, ĈIO fareblas per Org-reĝimo!

VIVU ORG! 
Ĝia regno daŭru dum jarcentoj!
VIVU ORG!!!  

#lang_eo #emacs #imakso #emakso #org #anki

Anki - powerful, intelligent flashcards

Anki - a program which makes remembering things easy.