watch estas iom malica programo! mi neniam certas, kiel kaŝeti ĉion! do mi simple reprovadas la saman aferon milfoje…  

$ watch bash -c 'du /tmp/*.mp4' $ watch find /tmp -name '*.mp4' -exec du {} \; $ watch find /tmp -name '*.mp4' -exec du {} \\; $ watch find /tmp -name \'*.mp4\' -exec du {} \\; $ watch bash -c 'kontrol() ( find /tmp -name "*.mp4" -exec du {} \; 2>/dev/null); kontrol'

kaj neniu funkcias. freneziĝas! mi freneziĝas!!!   

$ echo 'kontrol() ( find /tmp -name "*.mp4" -exec du {} \; 2>/dev/null); kontrol' > /tmp/kontrol.sh $ watch sh /tmp/kontrol.sh

tio plifacilis.  

#lang_eo #watch #gnu #linukso #linux #lignukso #unikso

Mansardo Jamada

— Estas pli facile por kamelo iri tra la trueton de kudrilo, ol por C-programisto eniri la regnon de Dio.
— Do kiu povas esti savita?
— Kiu skribas ŝelskripton anstataŭ C-programon, tiun Sankta IGNUcio savos.

   #lang_eo #programado #unikso #gnu #linux #lignukso

Belarta Programo de la Tago Nᴿᵒ 231: ble.sh

Laŭdoj

ble.sh estas tre utila »aldonaĵo« al la  GNU ŝelo, bash (Baŝo). Ŝelo estas la programo kiu ruliĝas dum vi uzas  terminalon, kaj provizas al vi manieron entajpi ordonojn kaj vidi la eligon. Baŝo estas inter la plej potencaj kaj belaj ŝelprogramoj, kaj sendube la plej populara.

Tamen, ĉu ne jam estas 2024? Ĉu ne oni volas spektaklaĵojn, ornamojn, kaj stiligojn en ĉiu programo, inkz. je la ŝelo? Mi volas! Baŝo tre utilas, sed implicite ĝi ne vere ornamecas 

Dankinde, do, ke ekzistas nia kara blesh (Bleŝo)! Bleŝo provizas, inter alie:

  • Gramatikan stiligon: Ĝi rekolorigas/emfazas entajpitajn vortojn laŭ sia speco. Ekzemple, dosieronomoj substrekiĝas, program-alinomoj oblikviĝas, komentoj helgriziĝas, kaj neekzistantaj programonomoj fonruĝiĝas. Ĝi kaj beligas kaj helpas vin certi, ke vi tajpis ĉion ĝuste!  
  • TAB-konjektadon: Ĝi TAB-elekteble kaj tajpŝpare konejektas la dosieron/parametron/ktp kiun vi tajpas. Elstare notinde estas, ke se vi TAB-konjektas parametrojn de ordono — ekzemple, $ ls -- + TAB — ĝi listigos legeble ĉiun parametron de la programo, kun mallonga priskribo apude. Tre utile!  
  • Historio ĉie: Ĝia historio-subteno (inkz. ^r) amikecas kaj intelegentas. Ĝi eĉ memage proponos al vi historie-skribitan ordonon, se vi nun tajpas similan ordonon. Tajpŝpare! 
  • Statolinion: Ĝi subtenas montradon de »statolinion«, iom kiel tiu de ImaksoVimo 
  • … kaj tiel plu!

La plej gravaj kaj utilaj aferoj al mi estas la TAB-konjektado kaj gramatika stiligo. Per la TAB-konjektado, mi povas plibone elpensi kion mi faros; kaj per la gramatika stiligo, ĉio simple plibeletas.  

Kiel?

Ĉu vi pensas al vi,
 Kiel Bleŝo povas fari ĉi tiajn miraklaĵojn?   

La respondo simplas, kaj fakte mirindas: Ĝi anstataŭigas iujn funkciojn de Baŝo, plej grave la »readline« (enlegaj) funkciojn. Ĝi povas fari tion ĉar ĝi mem estas skribita sole kaj purpure per Baŝ-kodo!  

Ĝi tiom rapidas kaj bonkvalitas, ke mi supozus ĝin skribita (almenaŭ parte!) per C aŭ alia lingvo, sed ne! Ĝi estas sole skribita per ŝel-kodo! Danke al tio, tre facilas ĝin instali! Simple faru la jenon:

$ git clone --recursive --depth 1 --shallow-submodules https://github.com/akinomyoga/ble.sh.git $ make -C ble.sh install PREFIX=~/.local $ echo 'source ~/.local/share/blesh/ble.sh' >> ~/.bashrc

… kaj finita!  

Takso

Mi nur uzis ĝin jam dum iuj horoj, sed mi jam amas ĝin; genie ideita kaj mastre farita! Kial oni uzus la misŝelojn kiel zshfish, dum oni havas jam Bleŝon?

Nenial! Laŭdon, laŭdon, laŭdon!  

12⁄13 poentoj! :taneŝima_gesto_bone:

#lang_eo #esperanto #ŝelo #blesh #bash #baŝo
#programo #programo_de_la_tago #unikso #gnu #linukso #lignukso

GitHub - akinomyoga/ble.sh: Bash Line Editor―a line editor written in pure Bash with syntax highlighting, auto suggestions, vim modes, etc. for Bash interactive sessions.

Bash Line Editor―a line editor written in pure Bash with syntax highlighting, auto suggestions, vim modes, etc. for Bash interactive sessions. - akinomyoga/ble.sh

GitHub

#!/usr/bin/env -S bc -ql

… mi sentas min vera uniksisto, nun! 

#lang_eo #lignukso #gnu #unikso

Mansardo Jamada

 uniksa programo de la tago #134 

getent! getent povas preni registraĵojn el kelkaj sistemaj agorddatumbazoj: /etc/passwd, /etc/group, /etc/hosts, ktp.

$ getent groups wheel wheel:x:999:jadedctrl $ getent hosts 127.0.0.1 localhost komput 127.0.0.1 localhost komput

… ĝuste tiel!

mi ĵus renkontiĝis kun tiu ĉi programo, kaj mi jam antaŭvidas ke ĝi malofte utilos al mi… eble iutage!

verŝajne ĝi estas ano de »glibc« 

#lang_eo #linukso #lignukso #unikso #programo #programo_de_la_tago

sarah 🦦 (@[email protected])

@[email protected] fair enough. is there a posix utility that allows changing user ? for getting shell, you can just use ```sh getent passwd $OTHERUSER | cut -d: -f7 ``` if you assume -c exists, then you can just yeet that in

LGBTQIA+ and Tech

NUN estas la 1 688 888 888a sekundo ekde la 1a de januaro 1970! Huraaa!!!!
    

Vivu uniksa tempo, longe daŭru ĝia regno! #lang_eo #unikso #lignukso

Mansardo Jamada

kial dosierujoj  ne povas kaj enhavi subdosierojn kaj enhavi datumon, samkiel dosiero  ordinara? ĉu ne tio logike belus kaj elegantus? 

#lang_eo #esperanto #linukso #lignukso #unikso

Mansardo Jamada