Dum la pasintaj semajnoj mi iom eksperimentis je preparado de malaja »tirita teo«. Ĝi estas forta nigra teo kun sukero kaj densigita lakto, pri kiu mi eksciis danke al @snowyfox

Laŭ mia kompreno, la »tirado« (tio estas alta verŝado) donu ŝaŭmon al la teo. Je mia unua provo, mi havis nur iom da ŝaŭmo, kaj kiam mi provis disverŝi la teon en plurajn tasojn, la ŝaŭmo apenaŭ restis. :gutkato_malĝojeta:

Sed je mia tria provo, la teo akiris tre riĉan ŝaŭmon kaj aspektis tre bele! Vidu foton! 

Kion precize oni faru por havi tian ŝaŭmon? Mi tute ne scias. Sed mi plu eksperimentos! Eble mi eventuale komprenos la sekreton. La teo bongustas ĉiuokaze. 

#lang_eo #kuirado #malajzio #teo #teh_tarik

Polemiko en Malajzio: Ĉu afiŝi en Facebook pri koronviruso egalas al “disvastigi onidirojn”? · Global Voices en Esperanto

"...while I agree some restrictions are necessary in times of crisis, dragging someone under the Penal Code is unjustified. Restrictions need not be through punitive measures in this case." ". .. dum mi konsentas, ke iuj limigoj estas necesaj en tempoj de krizo, treni iun sub la Punan Kodon ne estas pravigata. Limigoj ne okazu helpe de punaj mezuroj en ĉi tiu kazo."

Global Voices en Esperanto
Malajzia verkistino alfrontas enketon post kiam ŝi publikigis libron pri ŝia decido ne surmeti hiĝabon · Global Voices en Esperanto

"It is important for us to remind the government that freedom of expression is not a crime and freedom of religious beliefs is not an insult to Islam." "Gravas por ni memorigi al la registaro, ke libereco de esprimo ne estas krimo kaj libereco de religiaj kredoj ne estas insulto al Islamo."

Global Voices en Esperanto