Armiloj fabrikitaj en Israelo donis al Azerbajĝano ŝlosilan avantaĝon super Armenio en la lasta milito en Montara Karabaĥo. Sed por iuj homrajtaj aktivuloj tio ne estas kaŭzo por fiero.
La lasta eksplodo de perforto komenciĝis la 27-an de septembro. Ĉi-foje kaj batalantoj kaj analizistoj prognozas eskaliĝon de la konflikto kun nekonataj kaj potenciale danĝeraj sekvoj.
"La literaturo el Centra Azio ankoraŭ estas ekzota. Homoj pli ŝatas ĝian rarecon ol ĝiajn literaturajn meritojn. Mi volas, ke legantoj malproksimiĝu de sia pensado 'kiel nekutime!' al pensado 'kiel bela!' "
Intertraktoj povas starti nur kiam agreso kontraŭ civiluloj haltos. Tamen la milito larĝigis la distancon inter armenoj kaj azeroj kaj do distancon ĝis dialogo, diris armena parlamentano kaj analizisto Mikael Zolan.
Same kiel en ĉiuj teritorioj enloĝataj de diversaj etnoj uzantaj malsamajn lingvojn, ĉi-kaze de azeroj parolantaj la tjurkan azeran lingvon kaj armenoj parolantaj la hindeŭropan armenan lingvon, geografiaj objektoj havas po pli ol unu nomon.