La kvara novelaro de INK finfine estas lanĉita!
Ĝi nomiĝas Kie vojoj renkontiĝas, laŭ la titolo de la novelo de Zakhar Serebrov kiu gajnis la unuan premion en la sperta kategorio.
🤖 La temo de la konkurso estis artefarita intelekto: 27 noveloj pri AI de aŭtoroj el 14 landoj. 7 noveloj estis originale verkitaj en Esperanto, la aliaj estis verkitaj en la itala, persa, rusa kaj ukraina.


]