Hieraŭ mi provis baki panon »pita«. Mi interrete trovis kaj uzis relative simplan recepton. La rezulto estis… ne simila al pano »pita«. Ĝi estis… plata bakita pasto kun iomete amara gusto kaj tre dubiga kohereco. Mi ne certas, kion mi faris malĝuste; eble mi devas pli atente esplori pli da receptoj, por trovi, kion oni vere bezonas atenti, farante tian panon. 
Mi ankaŭ manĝis olivojn plenigitajn de akraj kapsiketoj, kaj mi gustumis (ĉi-foje efektivan) dubajan ĉokoladon, kiun mi akiris en granda rabato (ĉar ordinare ĝi estas trokosta). Nu, manĝis, vere, ĉar ĝi ja estis bongusta. 
Nokte doloris al mi stomako. Mi scivolas kial. Ĝi estas mistero. Ĉiuokaze, mi manĝas pli modere hodiaŭ. 




















