Gratulon al Hungarujo pro elekto de novaj deputitoj, kaj laŭŝajne ankaŭ nova ĉefministro! Espereble okazos efektiva, bona ŝanĝo.  

Gratulon ankaŭ al Eŭropunio pro seniĝo je la plej granda obstino de sia decidpovo. Sed ĉu tio sufiĉos?  :flago_eŭropunio:

#lang_eo #elektado #Hungarujo #memeoj #politiko

Esperanto ne estas nur lingvo por fanfaronado — per ĝi oni povas krei vere valorajn enhavojn ✍️🌍

Bela ekzemplo: intervjuo de Tommaso Melacotte kun profesorino Akua O. Britwum pri postkoloniaj evoluomodeloj en Ganao kaj Tanzanio 🌱📊

Legu kaj malkovru 👇
https://www.monato.be/2024/013612.php

#Esperanto #Monato #Ĵurnalismo #Intervjuo #Afriko #Evoluo #Internacia #Analizo #Socio #Politiko @monato

Afriko: vojoj al nacia sendependeco en Ganao kaj Tanzanio

Teksto el la internacia magazino sendependa MONATO

Memorigo:

CIFERECA SENDEPENDECO

ĉiam pli gravas.

Jen filmeto de #Joleŝo pri tio okaze de la ĉiumonata tago de la cifereca sendependeco (ĉiun unuan dimanĉon de la monato)

PLI BONA RETO EBLAS !

Legu pli je la germana wikimedia kaj je la #ChaosComputerClub

https://blog.wikimedia.de/2026/01/15/wie-der-di-day-unser-digitales-leben-zurueckerobern-will/

https://www.ccc.de/de/updates/2025/ccc-unterstutzt-den-monatlichen-digital-independence-day

Filmeto
https://espertubo.eu/w/g9Q9YkVsWF3bWzVeLTiqcS

#digitalindependence #politics #politiko #diday #DIDit #ccc

Antaŭ kelka tempo okazis en Ĉeĥujo elektoj de deputitoj. En la parlamenton eniris nova partio: »Motoristoj al si mem«. Ili promesis racian, dekstreman, kaj mone respondecan politikon, kaj promesis meti spertajn fakulojn en ministrajn seĝojn. Kune kun du aliaj partioj, ili akiris plimulton de seĝoj en la deputitejo, kaj nun traktas – jam iom longe – pri formado de la nova registaro. 

Unue, ili neformale proponis kiel ministron de vivmedio sian prezidanton, s-ron Macinka, kion kritikis multaj natursciencistoj kaj aktivistoj, ĉar li havas ligojn al entreprenistoj je karbo, kaj li publike neadas homan influon je la tutmonda klimata ŝanĝo. 

Samtempe, ili neformale proponis kiel ministron de fremdaj aferoj sian honoran prezidanton, s-ron Turek, kion kritikis preskaŭ ĉiu, ĉar oni trovis amason da registraĵoj kaj afiŝoj en sociaj retoj, kie li insultas homojn, prezentas rasistajn komentojn, uzas naziajn simbolojn, kaj fanfaronas pri sia kontraŭleĝa agado. La prezidanto eĉ avertis, ke por li li ne estas akceptebla kandidato je tiu posteno. Do oni atendis, kiel Motoristoj kun siaj kunliganoj solvos la problemon. 

Hodiaŭ, mi televidis anoncon de la formalaj proponoj. La Motoristoj solvis la problemon tre ruze. Kiel ministron de vivmedio ili formale proponis sian honoran prezidanton, s-ron Turek, kaj kiel ministron de fremdaj aferoj sian prezidanton, s-ron Macinka. Do simpla interŝanĝo de seĝoj. 

Samideanoj, kiom mi fieras vivi en nacio kies registaro havos tiom da multtalentaj homoj, kiuj samtempe estas spertuloj pri pluraj, tute nerilataj fakoj! Mi jam povas vidi mian landon flori kaj prosperi en la venontaj jaroj. 

#lang_eo #Ĉeĥujo #politiko

Mansardo Jamada

Kiel estas vidata la politika situacio en Francio nuntempe per uloj el aliaj landoj? Ĉi tie mi kredas ke neniu plu fidas kion faras la makronan registaron kaj ni estas inter senespero kaj stresa rido.
#francio #politiko
Kion volas la popolo de sia regado? Mi divinas, ke unu el la gravaj aferoj estas, ke ĝi ŝirmas la preskaŭ senpova individuo de la rabemaj riĉuloj; kaj ke, nuntempe, tio ne okazas, do ili glitas al la ekstremoj kun la ne-plenumiĝota espero ke la promesita renverso rebonigos la ekvilibron. La centraj partioj pereos, se ili ne traktas severe grandajn komercajn kompaniojn, aparte la interretaj firmaoj. Legindas https://pluralistic.net/2025/06/28/mamdani/ (angle)
#politiko
Pluralistic: Antitrust defies politics’ law of gravity (28 Jun 2025) – Pluralistic: Daily links from Cory Doctorow

Mi opinias ke ĉiu politikisto kaj aktivisto devus legi ĉi tiun. Ne haveblas ia perfekta sistemo, kiu havas ian utilan funkcion. Kiel la rubriko diras: "Ĉiu komplika ekosistemo havas parazitojn." Estas pli praktike permesi iom da difektoj kaj misuzoj, ol celi perfektecon. La argumentoj temu pri kiom je kia kosto.

https://pluralistic.net/2025/04/24/hermit-kingdom/

#politiko

Pluralistic: Every complex ecosystem has parasites (24 Apr 2025) – Pluralistic: Daily links from Cory Doctorow

Ĉu vi estas anarĥiisto?

#enketo #lang_eo #politiko

Jes
25%
Ne
50%
Mi ne scias/certas
25%
Poll ended at .
Milita Eŭropo, kontraŭsocia bombo

Hieraŭ en la kerno mem de la grandaj eŭropaj projektoj, la klimata urĝeco subite malaperis for de la paroladoj. La gvidantoj elektis nutri alian (…)

Le Monde diplomatique

HORO de la TERO

Morgaŭ
Sabadon, 22.03.25
Je la 20:30 (loka tempo)
Kie?: Nia tuta planedo

Horo de la Tero

Kunagu!
Malŝaltu la lumon dum 1 horo.
Faru ian ajn bonan por nia kara planedo
aŭ nur ĝoju kaj festu ke estas tia bela, blua planedo!

https://www.earthhour.org/

por loĝantoj de Germanio jen retejo de WWF: Eltrovu ĉu via urbo partoprenas malŝaltadon de la lumo.
https://www.wwf.de/earth-hour

#esperanto #lang_eo #ekologio #politiko #politics #climate #climatechange #earthhour #ecologie

Join the Biggest Hour for Earth | Earth Hour

Join us again next year for Earth Hour 2026 on Saturday, 28th March at 8:30 pm your local time as we create the Biggest Hour for Earth.