Antaŭ kelka tempo, ni ĝisdatigis Pleromon (la programon de nia servilo) al nova versio, kiu alportas novan sistemon de haŭtoj. Niaj malnovaj haŭtoj ankoraŭ funkcias, sed iuj partoj aspektas iomete malsame. 
Mi volis refari la haŭtojn per la nova haŭto-redaktilo (kaj plibonigi iujn aferojn, ekz. altigi kontraston de iuj tekstoj), sed ŝajnas, ke tiu estas iom rompita, kaj mi ne povas konservi ilin. Ni devos kontroli, ĉu la problemo venas de la programo aŭ de nia servilo, kaj raporti aŭ solvi la problemon (respektive). 
Nu, verŝajne tio ne urĝas, ĉar la servilo ankoraŭ aspektas bone kaj uzeble. 


Mi tial povis rapide iri komputilen kaj ĝustigi! Tre afable de vi.





