Mansardo Jamada

Hieraŭ mi finfine publikigis mian tute novan bildosignaron: Gutkatojn

Kiel ĉiu bona federujano, mi amas gutkatojn, sed iom ĝenis min, ke ekzistas neniu kohera kaj libera gutkata bildosignaro. 

Tial mi faris denule, per propraj manoj, pli ol 200 originalajn gutkatojn, kiujn vi nun rajtas libere uzi, redakti, kaj kunhavigi (laŭ kondiĉoj de la Permesilo de arto libera). Kaj la nombro espereble plu kreskos! Komentoj kaj ripetoj estas tre bonvenaj. Disvastigu amon, disvastigu gutkatojn! 

#lang_eo #arto #bildoj #bildosignoj #bildosignaroj #desegnaĵoj #Esperanto #Federujo #gutkatoj #katoj

Gutkatoj

Miniwa/Cute

Miniwa/Cute

Detrua Dora #bildoj #esperanto #eo 🎒 🐒
vortaro.net