Jen nova emblemo, korektu_min! 
Freŝe leviĝis la temo, ke iom agacas nepetitaj korektoj de lingvouzo; kaj duofje leviĝis diskuto pri kiel oni povas montri, ke oni volonte bonvenigas tiajn pravigojn kaj konsilojn.
(Unue de @carbsrule, kaj due de @enricpineda)
Ŝajnas sume ke #KorektuMin elektiĝis kiel la etikedo por marki tion! Sed povas iom ĝeni, meti etikedon ĉe ĉiu afiŝo, kaj eble ne sufiĉe okulfrapas en onia profila mempriskribo.
Tiucele, freŝe faris @tirifto belan emblemon, por montri ke oni bonvenigas korektojn — la bildosignon
! Mi opinias ĝin okulfrapa kaj efika maniero komuniki #KorektuMin. 
Ĉe nia servilo, estas instalita sub la nomo korektu_min.
Se vi volus elŝulti ĝin por propra uzo, bonvolu! Elŝuteblas la fonta senperda versio tie ĉi, sub la libera permesilo CC0. 
Mi mem volonte akceptas ajnajn korektojn de mia lingvouzo, kaj tial mi metis ĝin rekte en mia uzantonomo — jen ebla maniero uzi ĝin!
#lang_eo #esperanto #korektumin #bildosignoj #federujo #etikedo
Bennolius :flago: 😷💉⁴ (@[email protected])
Saluton, amikoj. Se oni lernas la lingvon kaj volas ricevi korektojn pri siaj afiŝoj, ĉu estas jam uzata kradvorto por tio? Ekzemple en la bona grupo por lernantoj en Facebook, oni uzas #kor, mallongigo de "korektu min" aŭ "korektoj estas bonvenaj".
