Mi timas afiŝi en Esperanto ĉar mi ne volas erari. 😅

#lang_eo #KorektuMin

M finis la kurson de lernu.net! Mi nun legas la libron Gerda Malaperis.

#Esperanto #lang_eo #KorektuMin

Mi ĵus inaŭguris mian feriojn: la plej dezirata libertempo ekde mi kompletigis la lastan jaron de la deviga instruado. Ni festu!   

#ferioj #korektumin #Esperanto #esperante

Neregula atentigo: se oni volas korektojn pri sia Esperanto, oni uzu la kradvorton #KorektuMin

@JonizuloEO
do tute >malinteresa (ĝi)

en via frazo malinterese povas rilati nur al ŝajnas

#korektumin

Jen nova emblemo, korektu_min

Freŝe leviĝis la temo, ke iom agacas nepetitaj korektoj de lingvouzo; kaj duofje leviĝis diskuto pri kiel oni povas montri, ke oni volonte bonvenigas tiajn pravigojn kaj konsilojn.
(Unue de @carbsrule, kaj due de @enricpineda)

Ŝajnas sume ke #KorektuMin elektiĝis kiel la etikedo por marki tion! Sed povas iom ĝeni, meti etikedon ĉe ĉiu afiŝo, kaj eble ne sufiĉe okulfrapas en onia profila mempriskribo.

Tiucele, freŝe faris @tirifto belan emblemon, por montri ke oni bonvenigas korektojn — la bildosignon ! Mi opinias ĝin okulfrapa kaj efika maniero komuniki #KorektuMin

Ĉe nia servilo, estas instalita sub la nomo korektu_min.
Se vi volus elŝulti ĝin por propra uzo, bonvolu! Elŝuteblas la fonta senperda versio tie ĉi, sub la libera permesilo CC0

Mi mem volonte akceptas ajnajn korektojn de mia lingvouzo, kaj tial mi metis ĝin rekte en mia uzantonomo — jen ebla maniero uzi ĝin!

#lang_eo #esperanto #korektumin #bildosignoj #federujo #etikedo

Bennolius :flago: 😷💉⁴ (@[email protected])

Saluton, amikoj. Se oni lernas la lingvon kaj volas ricevi korektojn pri siaj afiŝoj, ĉu estas jam uzata kradvorto por tio? Ekzemple en la bona grupo por lernantoj en Facebook, oni uzas #kor, mallongigo de "korektu min" aŭ "korektoj estas bonvenaj".

esperanto.masto.host

Hodiaŭ, mi havis emocian terapion 😅 kaj poste marŝis ĉirkaŭ arbaro 🌲. Mi poste laboris, kiu ne estas malbona, sed mi malsaniĝis 😵‍💫😩, do mi ne laboris post la sesa. Mi ne certas kial mi malsaniĝis. Mi iris hejme, kaj nun mi ripozas kaj manĝos. Mi ankaŭ ĉestis fumi 🌿🍃, do eble tio estas kial... Mi ankaŭ ŝlosis miajn ŝlosilojn 🔑🔑 en mia oficejo, kaj devis peti mian koleganon por malŝlosi la oficejo antaŭe morgaŭ. Mi ne scias, ĉu li legos ĉi-tion retmesaĝon... Ho ve, kia tago.

#KorektuMin

Do, jen la rezulto: se vi estas lernanto kaj volas ricevi korektojn de viaj afiŝoj, simple uzu la kradvorton: #KorektuMin

Mi esperas ke helpo estos preta. Almenaŭ mi pretas 🙂✌️ 

@filipo @carbsrule Konsentite! #KorektuMin estas facila. 😁