Se vi aĉetas drogaĉon simple por elprovi ĝin, vi estas stulta, stulta, stulta! Ĝi estas malutila kaj neniam estas bona ideo! Neniam ajn! :gutkato_ĝengrimacas:
Se oni detruas la drogaĉon por vi, tio ne signifas, ke oni ne fidas je vi. Tio signifas, ke oni ne fidas je drogaĉoj, ĉar ili estas drogaĉoj – ilia malbona kaj dependiga efiko estas bonege dokumentita, kaj estas milionoj da vivantaj, marŝantaj ekzemploj en la mondo, kies ekzisto mem atestas pri ĝi! 
Certe oni povas diskuti pri tio, ĉu estas taŭge malhelpi al iu, kiu konscie malutilas al si mem, precipe kiam ĝi bone scias pri la danĝero kaj intencas ne troigi. Sed kiam la naturo de la malutilo mem estas tia, ke ĝi fizike, ĥemie instigas onin cedi kaj daŭrigi, oni havas tre bonan kialon dubi vian sukceson. Ne ĉar oni ne fidus je la boneco de via intenco, kaj ne ĉar oni ne fidus je forteco de via volo, sed precipe ĉar drogoj funkcias je nivelo preter tiuj aferoj. Vi povas lukti kontraŭ ilia influo mense, sed vi povas nenion korpe, kie la influo eble plej gravas! (Se temus ĉefe pri la menso, dependuloj ja ne bezonus tiom da helpo por sendependiĝi!) 
Do se iu iam detruis aŭ forprenis viajn cigaredojn aŭ vian vaporumilon… mi ne asertas, ke ĝi agis taŭge, sed mi asertas, ke kiom ajn vi memfidas, tio ne nepre implicas, ke ĝi subtaksis vian kapablon aŭ ke ĝi ĝenerale ne fidas je vi; tre eble ĝi simple malfidas je drogaĉoj, kaj estas ĉirkaŭ ili tre singardema kaj ankaŭ vingardema. Kaj eble vi vere ĉesus post la unua provo, sed mi opinias, ke ĉi tiu temo tute ne taŭgas por mezuri onian fidon, ĉar apenaŭ temas pri la forteco de via konvinko; multe pli temas pri forteco de la drogaĉoj, kaj kiel ili influas konkrete vian korpon. Se vi ne konsideras tion kiel la ĉefan faktoron, mi pensas, ke vi agas tre, tre, tre stulte. 


