Malorda domo rezultas malordan menson.
Venis la tempo ordigi ~/!
#lang_eo #vivo #lignukso #linukso #gnu
Mansardo Jamada

@rayckeith Mi interesiĝas pri fari la samon.

Kiel oni faras tion en #GNU / #Linukso?

#Esperanto

2/3 Mi delonge uzas Mastodon (kiel X / Twitter), kaj nun esploras Lemmy (kiel Reddit).
Tio aparte gravas, ĉar pro reta efiko ne sufiĉas, ke oni uzas ĝin sola (male al #Linukso kaj alia programaro instalita en loka komputilo). Tie gravas komunumo, kaj tiun ni nun kreas.

Mi petis kostotakson por aĉeti tekokomputilo sen sistema programaro.

Vendejo proksime al mia hejmo proponis modelon po 360€. Mi kontrolis ilian retejon, Ili proponas al ĉiuj la saman modelon je speciala oferto: 529€ !

Tio ĉi estas la ŝparo se oni uzas liberan kodon (mi uzos Linukson) anstataŭ la plej kutimaj kaj multekostaj sistemoj.

Vivu #Linukso!

Ĝisdatigo de la komputilo kaj la «oranĝa» komputileto sukcesis. Hura! 🐱☕

#lang_eo #Debiano #Linukso

Debiano  13 eldoniĝos post tri tagoj — mi tre antaŭĝojas!  

#lang_eo #lignukso #gnu #linukso #debian #debiano

Je  Imakso, mirinde utilas shell-command-on-region (M-| ), per kiu oni metas tekston kiel enigo al programo.

Mi ĵus malkovris hodiaŭ la egale utilan sh-execute-region, kiu rulas liniojn kiel ŝelprogramo! Mi agordis ĝin hodiaŭ al C-c |

 Tiuanime, hodiaŭ mi skribis simplan funkcion, execute-buffer. Se vi redaktas skripton, per ĝi povas simple ruli la nunan dosieron kaj vidi la eligon. Tre utilas por ŝelo kaj bc-umado, ktp, kiel mi ofte faras.  

(global-set-key (kbd "C-c \\") 'execute-buffer) (defun execute-buffer () "Execute the current buffer’s file, sending output to a buffer." (interactive) (shell-command (format "\"%s\"" (buffer-file-name))))

#lang_eo #imakso #emacs #ŝelo #bash #gnu #linukso #lignukso

Mansardo Jamada

Lastsemajne mi ŝanĝis operaciumon en mia tekokomputilo. Antaŭe mi havis EndeavourOS-on, nun mi instalis Debianon en malstabila versio. Mi instalis i3-fenestradmistrilon, same kiel en antaŭa sistemo. Ankaŭ mia hejmkatalogo estas sur alia subdisko, do mi ne devis transloki multe da datumoj.
Preskaŭ ĉio funkcias bone, mi havis nur kelkajn problemojn:
1. Kiam mi ŝanĝis deponejon el stabla al malstabla, vifio ĉesis funkcii. Mi ne povus instali ĝisdatan pelilon. Mi trovis en interreto (mi uzis kablon) ke pelilo kiu povus funkcii estis en Debiana deponejo, sed ĝi probable ne povis instaliĝi, ĉar la versio de operaciumo estis tro nova. Mi devis permane elŝuti ĝin kaj instali per `dpkg`-ilo. Poste vifio komencis funkcii denove.
2. Mia Nvidia-grafika procesoro ne funkcii. Mi trovis ke defaŭlte malfermitkoda pelilo estis instalita, kaj mi sciis el sperto ke tiaj peliloj ne funkcias en mia tekokomputilo. Mi provis instali `nvidia-driver`-pakaĵon, sed ĝi ne povis instaliĝi. Mi kontrolis ke mi uzis ankaŭ fermitkodan deponejon. Mi petis helpon de miaj amikoj en kodumejo, kaj kune ni solvis tiun problemon: ni instalis `linux-header`-pakaĵon kaj poste peliloj instaliĝis normale.
3. Ekranfono ne estis videbla post ŝaltado de komputilo. Mi provis agordi ĝin en i3-agorda dosiero, sed ĝi ne funkciis. Same en `.xinitrc`-skripto. Mi petis helpon de mia amiko, kaj li rekomendis instali `nitrogen`-ekranfonadministrilon, kaj ĝi funkciis bone.

Nur mi uzas `grub`-praŝargan administrilon, do mi povus uzi tiujn etosojn: https://github.com/13atm01/GRUB-Theme.

#lang_eo #linukso

GitHub - 13atm01/GRUB-Theme: GRUB Themes with the theme from the anime The Quintessential Quintuplets, Fate Series, Lycoris Recoil, VTuber, Game Doki Doki Literature Club, and Touhou Project :heart:

GRUB Themes with the theme from the anime The Quintessential Quintuplets, Fate Series, Lycoris Recoil, VTuber, Game Doki Doki Literature Club, and Touhou Project :computer: :heart: - GitHub - 13atm...

GitHub

watch estas iom malica programo! mi neniam certas, kiel kaŝeti ĉion! do mi simple reprovadas la saman aferon milfoje…  

$ watch bash -c 'du /tmp/*.mp4' $ watch find /tmp -name '*.mp4' -exec du {} \; $ watch find /tmp -name '*.mp4' -exec du {} \\; $ watch find /tmp -name \'*.mp4\' -exec du {} \\; $ watch bash -c 'kontrol() ( find /tmp -name "*.mp4" -exec du {} \; 2>/dev/null); kontrol'

kaj neniu funkcias. freneziĝas! mi freneziĝas!!!   

$ echo 'kontrol() ( find /tmp -name "*.mp4" -exec du {} \; 2>/dev/null); kontrol' > /tmp/kontrol.sh $ watch sh /tmp/kontrol.sh

tio plifacilis.  

#lang_eo #watch #gnu #linukso #linux #lignukso #unikso

Mansardo Jamada