Morgaŭ sabate (2026-01-17) ekde 16.00 UTC-e, oni ludos la bitludon [SuperTuxKart] kaj voĉbabilos dume. Vidu la ligilon por scii, kiel pretiĝi kaj aliĝi. 

Venu partopreni se vi interesiĝas! Komencantoj (ĉu je la ludo, ĉu je Esperanto) estas bonvenaj, kaj la voĉbabilado estas nedeviga. 

#lang_eo #bitludoj #eventoj #SuperTuxKart

Je la venonta sabato, 18-a tago de Oktobro, oni per interreto kunludos la liberan bitludon #SuperTuxKart, kaj dume babilos voĉe. Se vi volus partopreni (ĉu plene, aŭ ĉu nur parte), bonvolu trovi detalojn en Eventa servo. Vi ne bezonas sperton nek lerton; vi bezonas nur krei konton (en la ludo, ne en Eventa servo) por partopreni! Do aliĝu, se vi volos kaj povos. 

#lang_eo #bitludoj #evento #eventoj

Mansardo Jamada

Sabate, je la 19-a de Julio, ekde 15.00 UTC-e, oni kunludos SuperTuksKarton. La evento okazas unufoje ĉiun monaton. Se vi volas partopreni kaj eble iom babili dume, venu ludi kun ni! 

Por kunludi, vi bezonas unue instali la ludon kaj krei konton. Kutime estas nur kelkaj partoprenantoj, kaj ni ludas sur diversaj publikaj serviloj. Lerteco je la ludo (kaj Esperanto) ne estas postulata. 

(Vi devos aliĝi al nia voĉa babilejo por legi kaj aŭdi gravajn informojn pri la kunludado, sed vi povos resti tute silenta, se vi preferas tion.)

#lang_eo #bitludoj #evento #eventoj #SuperTuxKart

SuperTuksKart: kunludado kaj Esperanto-babilado (3a sabato ĉiumonate)

sabato, 19 julio 2025 (Reta) | Ni ludos SuperTuksKart-on kaj samtempe voĉbabilas interrete per Jitsi

Eventa Servo

Morgaŭ (sabate), ekde 15.00 laŭ UTC-horzono, oni ludos kune per interreto la liberan bitludon [SuperTuxKart]! Oni voĉbabilos dume, kaj ĉiu estas bonvena aliĝi. 

La bitludo temas pri konkurado de aŭtoj, kiujn stiras ĉarmaj personetoj, ofte bestoj (emblemuloj de diversaj liberaj programoj). Stirado estas facila, kaj vi povas ludi eĉ kiel komencanto (ĉu en la ludo, ĉu en Esperanto). Ni ne estas tre seriozaj ludantoj! 

Se vi dezirus nur ludi (kaj ne paroli) aŭ nur spekti (kaj ne ludi), ankaŭ tio eblas. Vi devos nur instali la ludon kaj aliĝi al la babilejo. Se vi interesiĝas kaj havas konton ĉe Eventa servo, vi povas (ĉe la supre alligita evento) esprimi vian intereson, kio helpos la eventon videbliĝi. Ĝis morgaŭ! 

#lang_eo #bitludado #bitludoj #Esperanto #eventoj #kunludado #kunvenoj #ludado #ludoj #okazoj #STK #SuperTuxKart

SuperTuksKart: kunludado kaj Esperanto-babilado (3a sabato ĉiumonate)

sabato, 19 oktobro 2024 (Reta) | Ni ludos SuperTuksKart-on kaj samtempe voĉbabilas interrete

Eventa Servo
Denove alproksimiĝas nia kumzico. Ne maltrafu ĝin venontlunde: https://eventaservo.org/e/kumzico-marta poste vi povas daŭrigi kun la grupo de Freiburg, retaj #esperanto- #eventoj
Reta kumzico en Bamberg

lundo, 8 marto 2021 (Reta) | Partoprenantoj el la tuta mondo estas tre bonvenaj kaj invitataj, babili kun ni.