Laŭ la komentoj leĝoj, aldonitaj en la ludon «Travivante Marson: Relanĉita» [Surviving Mars: Relaunched], ne faras ion ajn interesan. Plej verŝajne ili eĉ malhelpas, do pli sencas malŝalti ilin 😆
Laŭ la komentoj leĝoj, aldonitaj en la ludon «Travivante Marson: Relanĉita» [Surviving Mars: Relaunched], ne faras ion ajn interesan. Plej verŝajne ili eĉ malhelpas, do pli sencas malŝalti ilin 😆
Mi volas legi esperantlingvajn bitromanludojn. Eble eĉ traduki… iam 😺☕
En la fino de unu vojo de Uljano de «Sep tagoj de somero» (modifaĵo de «Senfina somero») la ĉefheroo diras al ŝi: «Mi timas vekiĝi tie, kie vi ne estas», kaj aldone pensas: «Mi timas vekiĝi tie, kie vi neniam ekzistis». La sceno forte impresis min! Kiel donaci medalon ĉokoladon al ĝia aŭtoro? 🤭
Do pro tio mi diros saĝan penson: Tempo ne kuracas. Vi simple forgesas. Ne pensas. Kaj la doloro malakriĝas. Aŭ ne forgesas.
Kiu ĉi tie, post du «provaj» finoj kun leteroj, tuj ŝaltas tunelan vidadon al la bona fino de la vojo de Samanto? Mi ja!
La unua duono estas vigla, krom la tago kun versaĵoj, pro kiuj mia kapo ekdoloris, tamen mi simple ne ŝatas versaĵojn 😅 Sed la dua…
Do Samanto forveturas. Kaj kvankam mi neniam uzas la vorton «sufoka» en tiu senco, tamen ĉi tiu parto vere estas sufoka! Unu post la alia treniĝas scenoj, kiuj kutime estas neniel ligitaj kun Samanto. Ili iras kaj iras. Iuj homoj, okazaĵoj, ordinaraĵoj kaj malĝojo… En la fino ĉio, kio restis en mia kapo, estas senfina atendado de Samanto kaj nenio pli. Se la aŭtoro celis tion, ĝi sukcesis. Dek poentoj el dek. Tamen ĝi ne plu faru tion — mia kapo eksplodos 😅
Poste okazis ripozeto, iom pli da «sufokado» kaj misdecidoj de Simono… Nu, bone, la historio entute estas bona 🐱☕ Kvankam la vojo al ŝi certe havas kelkajn… Jes. Kaj parolu kion vi volas, tamen Samanto estas la plej normala heroino, kaj tio bonas 🤭 Nu, en ĉi tiu modifaĵo la aliaj ankaŭ estas pli adekvataj, ol kutime. Nu, entute 🙂
Kial Strigo ĉeestas en la historio, mi tute ne scias. Ĉu tio estas la personiĝo de tiu strigo? Kaj la plej grava demando estas ĉu Strigo interesiĝas pri Aljono? La popolo volas kompreni!
Mi skribas la pensojn senprokraste. Dume sen modifaĵoj de la ludo.
Senfina somero
Dum vi priploradis someron, mi jam dum kelkaj tagoj legas Senfinan someron. Unuafoje. Do ĉe me la somero ankoraŭ ne finiĝis.
Entute ĝi estas nemalbona, 4/5. Mi ne scias, ĉu ĝi havas grandan finon, kiu ŝanĝos mian opinion, sed ni ekvidos.
Kio ne plaĉas al mi? Epilogoj. Tamen mi tute malŝatas epilogojn, do tio ne surprizis min.
Ho, mia KORRRRR! 
Mi bezonas oficialan vorton por la ludo «triktrako». En la rusa [нарды] povas esti longaj kaj mallongaj. Ankaŭ mi ne certas, ĉu triktrako povas esti longa kaj mallonga, aŭ ĉu triktrako estas nur mallonga versio de la ludo? 🤔
// Bildoj el wikipedia.org.