Mi pensis al mi, »Eble utilus havi subprogramon por Org-reĝimo, por farado de Anki-kartoj… ne, tio kredeble ne ekzistas, mdr.«  

… sed ĝi jes. Mi miras. Ĝi ekzistas! Ĝi ekzistas! :gutkato_ĉarmas:

Repense, ĉio sencas al mi:
Kompreneble ĝi ekzistas.
Ĉio fareblas per Emakso, ĈIO fareblas per Org-reĝimo!

VIVU ORG! 
Ĝia regno daŭru dum jarcentoj!
VIVU ORG!!!  

#lang_eo #emacs #imakso #emakso #org #anki

Anki - powerful, intelligent flashcards

Anki - a program which makes remembering things easy.

Kiam mi redaktas tekston aŭ programkodon, mi ofte uzas la redaktilon [Emacs]. La redaktilo estas tre programebla kaj adaptebla, tiugrade, ke iuj uzantoj tute entiriĝas, kaj komencas anstataŭe programi kaj adapti la ceteron de sia vivo al la redaktilo. Tial gravas, ke uzantoj de Emakso laŭeble plej frue sekurigu sin kontraŭ tiaj okazoj. 

Tial mi decidis duafoje inokuliĝi per la vakcino [Modix], kiu protektas onin kontraŭ etendismo de ne nur la Emaksa, sed ankaŭ la Esperanta variaĵo (kiu pliigas riskon de novvortmalsano)! Faru ankaŭ vi la ĝustan decidon, dum vi ankoraŭ havas tempon, kaj protektu vin kontraŭ tento, por ke ne trafu ankaŭ vin tia ĉi kompatinda sorto! 

#lang_eo #absurdaĵoj #Emakso #Esperanto #Imakso #komputado #libera_programaro #stultaj_ŝercoj #ŝercoj #tekstredaktiloj

Mansardo Jamada

Mi iom volas eksplodigi entute miajn kalendaran kaj kontaktinforman sistemojn, por ekuzi anstataŭe  Org-reĝimon…
… ĝi tiom tentas…  
#lang_eo #emakso #emacs
mi dormos mallonge, sed nun mia Org-reĝimo ĉe Emakso  tutkomfortos.
tempo bone elĉerpita!  
#lang_eo #vivo #emacs #emakso
Tiom premadis la klavojn »Alt« kaj »Super« ke mia dikfingro doloras. 
Kia perfido, Emakso!  
#lang_eo #emacs #emakso