Hodiaŭ mi faris salaton el spinaco, tempeo, kaj tutgrena pastaĵo. Mi surverŝis saŭcon el majonezo, soj(saŭc)o, kaj mustardo. La gusto de tempeo ĝenerale estas iom tro forta por mi, sed la tutgrena pastaĵo akordas kaj iom malemfazas ĝin. :gutkato_manĝilaro:
Krome, mi finpretigis neuzotajn vestaĵojn por forporto kaj iom atentis la proponojn de La bona lingvo. Movante sakon da vestaĵoj, mi fortimigis malgrandan araneon, kiu fuĝis al alia parto de la ĉambro… mi ekpensis forporti ĝin, kaj apudmetis manon al ĝi, sed mi ne kuraĝis insisti je la surmanigo. Mi ankoraŭ devas kutimiĝi malpli timi malgrandajn araneojn. 





