Hodiaŭ mi faris salaton el spinaco, tempeo, kaj tutgrena pastaĵo. Mi surverŝis saŭcon el majonezo, soj(saŭc)o, kaj mustardo. La gusto de tempeo ĝenerale estas iom tro forta por mi, sed la tutgrena pastaĵo akordas kaj iom malemfazas ĝin. :gutkato_manĝilaro:

Krome, mi finpretigis neuzotajn vestaĵojn por forporto kaj iom atentis la proponojn de La bona lingvo. Movante sakon da vestaĵoj, mi fortimigis malgrandan araneon, kiu fuĝis al alia parto de la ĉambro… mi ekpensis forporti ĝin, kaj apudmetis manon al ĝi, sed mi ne kuraĝis insisti je la surmanigo. Mi ankoraŭ devas kutimiĝi malpli timi malgrandajn araneojn. 

#lang_eo #araneoj #bestoj #kuirado #taglibro #vivo

Mansardo Jamada

Kun somero venas armeo de malamikoj de homaro. Amasoj da muŝoj kaj kuloj, pretaj disporti malsanojn kaj suĉi nian sangon. Ĉu ni havas ŝancon kontraŭ tiuj senfinaj kontraŭuloj?  

Dankinde, ni ne estas solaj. Printempo ne nur plimultigas la maliculojn, sed ankaŭ portas novan generacion de herooj, kiuj staros ĉe nia flanko en tiu ĉi eterna batalo. 

Bonvenu, amikoj, en la mondon, kaj dankon pro via helpo! 

#lang_eo #araneoj #bestoj #fotoj #vivo

Mansardo Jamada

 Kunikloj estas…

#lang_eo #bestoj #demandoj #enketo

Birdoj.
0%
Mamuloj.
63.6%
Scienco ankoraŭ tro junas por respondi tiun demandon.
36.4%
Poll ended at .
Mansardo Jamada

Ŝafaj blekoj sonas tre bizare al mi. Kutime ekzistas granda malsamo inter bestaj sonoj kaj sonimitoj. Ekzemple, oni apenaŭ interkonfuzus ranajn blekojn kun homo kiu diras »kvak kvak«. Eĉ la bova bleko estas en efektiveco distingebla de homa »muuu«.

Ne tiel pri ŝafoj. Ŝafoj, ial, emas eligi blekojn, kiuj sonas precize kvazaŭ homoj kriantaj: »BEEEEE! BEEEEE!« Aŭdi tion fojfoje estas iom maltrankvilige… 

#lang_eo #bestoj #pensoj #ŝafoj #sonimitoj #vivo

Mansardo Jamada

Mi longe ne certis, ĉu la angulo de mia ĉambro ankoraŭ estas loĝata aŭ ne, sed mi ĵus vidis araneon moviĝi tie! 

Ĝenerale mi timegas araneojn, sed kiam ili estas malgrandaj, maldikaj, kaj almenaŭ iom malproksimaj, ili ne ĝenas min. Eĉ male: bonas havi etan helpanton! :taneŝima_gesto_bone:

#lang_eo #araneoj #bestoj #vivo

Mansardo Jamada

Fojfoje, kiam mi vizitas la necesejon, mi renkontas sukerfiŝeton sur la planko. Mi sentas min iom feliĉa je tiaj renkontoj. Sukerfiŝetoj beletas! 

#lang_eo #bestoj #sukerfiŝetoj #vivo

Mansardo Jamada

La ranetoj tre ŝatas eniri en mian domon. Ĉiufoje mi malsukcesas elpuŝi ilin ekstere kaj ili sukcesas kaŝiĝi rapide...
Mi nur esperas ke ili manĝas multajn moskitojn 😂

#besto #bestoj #rano #raneto #naturo #afriko #CentraAfriko #burundo #burundio #Bujumbura #eac #tanganjika #tanganyika