Kreskaĵoj de junio.
Kreskaĵoj de junio.
KUKUUUUUUUUUUMOOOOOOJJJ!!! 
Bonan apetiiiitooon!! Hu ra! 
Aŭ, kiel diras anglalingvanoj: Hu za! 
Bahahahaha, ili parolas tiom stultete. 
Kaj tio ne estas ofendo. Tio estas ŝata konstato. Mi amas anglalingvanojn. Nu, ne ĉiujn. Eeeeeble iujn. Sed tio… estas… se-kre-to!

#lang_eo #fotoj #fruktoj #manĝaĵoj #kukumoj #kukumoj #kukumoj #legomoj #vivo
Hodiaŭ mi manĝis dolĉajn terpomojn kun verdaj fazeoloj kaj jogurta fromaĝo. La terpomoj kun la fromaĝo estas tre bona kaj simpla manĝo, kiun mi fojfoje faras. La fazeolojn mi aldonis pro kaprico kaj ĉar estas Verda ĵaŭdo. 
En Ĉeĥujo, la paskaj tagoj havas siajn nomojn, kaj ĉi tiu ĵaŭdo nomiĝas »verda«. Laŭ kutimo oni manĝu ion verdan hodiaŭ. Interese, dum tiu tago, oni povas aĉeti en multaj drinkejoj kaj restoracioj verdan bieron. Mi ne prenis ĝin ĉi-jare, ĉar mi tute ne emis trinki alkoholaĵon. Anstataŭe, mi trinkis verdan teon. 
Tamen mi nun estus pli kontenta, se mi scipovus kuraci korojn. Eble eblas nur fidi je tempo. 
Hodiaŭ mi faris patkukojn kun spinaco, plasto, kaj salviaj semoj. Ili estis bongustaj, sed mi aldonis iom tro da salo kaj plasto. La pasto ankaŭ iom tro gluiĝis al la pato kaj ŝiriĝis. Eble la pasto estis iom tro flua, aŭ eble mi ne enmiksis la farunon sufiĉe bone. Sekvafoje mi provos fari pli bone! 
Dankon, ke mi travivis hodiaŭon en sano. Dankon, ke mi havas amikojn, al kiuj mi povas turniĝi okaze de bezono. 
#lang_eo #danklibro #fotoj #kuirarto #kuirado #patkukoj #taglibro #vivo
Hodiaŭ mi iom forordigis restaĵojn post la kristnaska festado. Ankoraŭ sabate oni organizis ekstran feston. Mi ne malŝatas festojn, sed ĉio estu en bona mezuro… Verdire mi ĝojas, ke nun finfine estas iom da paco, kun nenio okazanta nek planita. 
Vespere mi faris macon. Mi uzis pli grandan proporcion de fagopira faruno ĉi-foje. Ĝi vere igas la paston pli disfalema komence, sed post eble dek minutoj da knedado, la pasto komencas kunteniĝi. Eble la ideala enhavo estas ĉirkaŭ 40 % da fagopira faruno (kaj la cereto estas tutgrena tritika faruno). Ĉiuokaze temas pri bongusta, komforta, kaj facila recepto, kaj do mi povas simple eksperimentadi plu. 
Mi elektis ĝin ankaŭ ĉar mia stomako ne estis tute kontenta, kaj mi manĝis ĝin kun la facile digestebla Teŝana fromaĝo. Kaj fermentintaj kukumoj. Mi ne certas, ĉu tiuj facilas al la stomako, sed por eventualaj problemoj mi havas mineralan akvon. 
Semajnfine mi ĝuis filman vesperon, kaj kompreneble devis preni akordan manĝaĵon! Do mi faris krevmaizon, varmigis kolaon, kaj prenis kringojn en ĉokolado. :gutkato_malsata_manĝilaro:
Ĉu ili estis tre bongustaj? Jes ja! 
Ĉu mi prenis tro da sukero kaj kafeino tiutage, longe ne povis ekdormi, kaj fartis iom malbone dum la sekvinta tago? Jes ja. 
Memoru ĉiam manĝi sukeraĵojn nur modere! Se vi ne mortos hodiaŭ, vi povos refoje manĝi ilin modere morgaŭ. 
Kun somero venas armeo de malamikoj de homaro. Amasoj da muŝoj kaj kuloj, pretaj disporti malsanojn kaj suĉi nian sangon. Ĉu ni havas ŝancon kontraŭ tiuj senfinaj kontraŭuloj?
Dankinde, ni ne estas solaj. Printempo ne nur plimultigas la maliculojn, sed ankaŭ portas novan generacion de herooj, kiuj staros ĉe nia flanko en tiu ĉi eterna batalo. 
Bonvenu, amikoj, en la mondon, kaj dankon pro via helpo! 