Malmultaj pensas pri tio, tamen la plej popularaj dioj en Rusujo verŝajne estas la grekaj 🐱☕

#lang_eo #pensoj #Rusujo

Al ĉiuj malesperantaj esperantistoj Usonaj: Ne forgesu, ke vi havas samideanojn ankaŭ en Rusujo kaj Ĉinujo! Vi almenaŭ persistos. 

#lang_eo #Esperanto #politiko #Rusujo #Usono #vivo

Mansardo Jamada

El #LeMondeDiplomatique en #esperanto
"Kolombio, fabriko de solduloj
Jam nun #Kievo povas kalkuli sur novajn soldatojn. Ne plu la kontingentoj de volontuloj serĉantaj aventurojn, instigitaj pro ilia malamego de #Rusujo aŭ proksimaj al certaj regionaj grupetoj de la dekstra ekstremo, sed solduloj, allogataj pro profito. Ĉe ties unua rango troviĝas #kolombianoj : speco de eksportado, pri kiu tiu #Latin-Amerika lando nun spertoplenas..."
https://eo.mondediplo.com/2024/02/article3176.html

#gazetaro #media #kolombio #milito

Kolombio, fabriko de solduloj

Jam nun Kievo povas kalkuli sur novajn soldatojn. Ne plu la kontingentoj de volontuloj serĉantaj aventurojn, instigitaj pro ilia malamego de (...)

Le Monde diplomatique
Plej alta juĝejo de Rusujo malpermesis »internacian movadon TAS« kaj nomis ĝin ekstremista.

Daŭran kuraĝon, rusaj TASaj samideanoj! Vivu multe pli longe ol via registaro!
   

#lang_eo #homaj_rajtoj #novaĵoj #politiko #Rusujo #TAS #tasuloj

Mansardo Jamada

Antaŭ semajno mi evitadis la neoficialan vorton »putino« (samsignifan al »amoristino«) ĉar mi opiniis ĝin superflua.

Nun mi evitadas ĝin ĉar mi opinias ĝin tro ofenda kaj malĝentila por amoristinoj.

#lang_eo #esperanto #rusujo #ukrainujo #vortoj 

(Ne vere; la vorto ja ne kulpas pri la krimoj de samnoma homaĉo.)

Miniwa/Cute

Ĉu oni uzas malvarmujojn en #Rusujo?

#lang_eo #demandoj 

miniwa/cute