Hodiaŭ mi pruntis muko-suĉilon kaj provis forigi la plastajn globetojn de mia komputilo per ĝi. Tio ne funkciis. 
La muko-suĉilo estas plasta tubo, kiun oni konektas al polvo-suĉilo. La tubo de la polvo-suĉilo estas tro granda por akordi la aŭskultilan konektingon, sed la muko-suĉilo estas malgranda, ĉar ĝia destino estas elsuĉi mukon el nazo. (Tio utilas precipe kun tre junaj infanoj, kiuj ne scipovas bone blovigi la nazon.) Sed la rezulta suĉado ne estis sufiĉe forta; la globetoj restas. 
Mi povus malmunti la komputilon, sed mi tute ne scias, ĉu tio helpus. Ĉu tiaj konektingoj kutime havas truon interne, tra kiu mi povus elpuŝi la globetojn? Aŭ ĉu mi simple devos… fari ion alian, ekzemple akiri specialan ilon aŭ rezigni? 
#lang_eo #globetoj #JACK #komputiloj #milito #taglibro #vivo