Pasis jaro 2025. Ĝi instigis min iom ŝanĝi mian vivostilon, mian pensmanieron, kaj plej multe mian mondopinion. Ĝi voligis min lerni kiel vivi; kiel vere, bone, kaj daŭre vivi en tiu ĉi mondo. Mi pensas, ke tiun demandon mi delonge havis, sed longe malatentis, distriĝante per kio ajn. Pasintjare mi ekkomprenis, ke la respondo ne estas tie, kie mi atendis ĝin, kaj do mi ekserĉis ĝin. 
Nun mi kredas, ke mi trovis ĝin, sed mi ne scipovas bone praktiki ĝin. Mi volus fiksi ĝojon kaj fervoron en mia koro, sed ili jen kaj jen sufokiĝas de vanteco kaj ĉiutageco, kaj mi longe blovas por reflamigi ilin. Ĉu koro sen ĝojo kaj fervoro ne estas kiel pilo sen elektro? Se ili mankas, kio vivigos kaj movos la aparaton? 
Mia lernado pri vivado daŭras jam tri monatojn. Mi ne scias, ĉu ĝi iam venigos dolĉajn fruktojn, sed mi plu strebos komfortiĝi en ĉi tiu malfeliĉa loko. Mi jam trovis multajn manierojn, per kiuj tio ne eblas, sed devas ankoraŭ trovi tiujn, per kiuj ĝi eblas. 
Kunokaze, lastan someron, mia lernado pri Esperanto atingis dek jarojn, kaj la fruktojn mi, kun multaj kaj longaj interrompoj, kio estas iom maloportuna sorto, al kiu mi, oni povus diri, submetis ankaŭ ĉi tiun propozicion, strebas iom post iom transformi al sana kaj bongusta kuko. (Per kio mi volas diri »instrua kaj facile legebla teksta formo«, sed mi diras »kuko«, ĉar tion oni ordinare faras el fruktoj.) :gutkato_manĝas_fragon:
#lang_eo #Esperanto #novjaro #pensoj #taglibro #vivo