Amikoj! Kaj malamikoj! Kaj aliaj homoj! Jes, precipe vi – vi, vi, vi! (Diablo! Sed ne vi.) Mi ĵus publikigis mallongan rakonton pri viro, kiu falis en inferon kaj tie manĝiĝis. 
Ĝi ne estas bela. Ĝi kredeble ne estas utila. Do kial? Kial, kial, kial? »Ĉar«, mi diras! Ĉar! Jes, amikoj – kaj malamikoj, kaj aliaj homoj – en la rakonto aperas ĉaro! Ĝi ne estas ĉaro, sed – ho! – ĝi ja estas ĉaro! 
Tre verŝajne ekzistas multe pli bonaj manieroj, per kiuj vi povus uzi vian tempon. Sed pri mi tio troviĝas iom dubinda. Ĵetu fiŝon en akvon, kaj kion ĝi faros? Naĝos, naĝos, naĝos! Kaj kredeble iam mortos? Ĉu fiŝoj mortas nature? Nu, la rakonto mencias fiŝojn, sed ili ne vere aperas en ĝi. Eble. Dependas de onia difino de fiŝo, sed… plejparto de la mondaj sciencistoj kredeble konsentus kun mi. Mi jam estas tia facile konsentebla homo. Eble ne por vi, sed por mondaj sciencistoj – eble jes! 
(Ho, kaj averto: La rakonto povas esti iom malkomforta por homoj sentemaj aŭ malamantaj aferojn malbelajn. Eble. Estas malfacile por mi diri, ĉar mi kredeble ne estas tia persono. Eble.) 











