Mi ĵus publikigis tre mallongan teruran rakonton: La kelo. Ĝi estis skribita en konkureto kun @jadedctrl, kaj iom inspirita de la teruraj rakontoj de @vilhelmo

Teruro estas nekutima kaj eksperimenta verko-speco por mi, sed jen. Eble vi almenaŭ timetos. 

#lang_eo #rakonto #rakontoj #teruro #verko #verkoj

La kelo

Pri domo, al kiu malmankis ĉambroj.

Tiriftejo
@Metaph Interesaĵoj fojfoje troveblas sub #absurdaĵoj, #demando / #demandoj, #enkonduko, #federujo, #memeo / #memeoj, #verko / #verkoj, #vivo, kaj #vortoj. Kaj kompreneble ankaŭ #neutilaj_vortoj
Mansardo Jamada

Poemo por memori tagojn de monatoj

Tradukita el la angla pro Mateo McLauchlin:
"Tridek tagoj en septembro,
april', junio, kaj novembro;
Ĉiuj kromaj de la kalendar'
Tridek-unu havas, krom februar',
Kun dudek-ok, trijarojn el kvar,
Sed dudek-naŭ en superjar'."

Hispana tradicia versio (ne ekzakte la sama):

“Treinta dias trae noviembre,
con abril, junio y septiembre.
Los demás treinta y uno,
menos febrero el mocho,
que trae veintiocho”

#verko #tradicio #poemo #hispana

Saluton! Mi devas verki rakonteton por mia semajnakurson de Esperanto.

Mi jam verkis malneton kaj mi serĉas beta-legantoj por opinii pro tio. Ĝi estas tre mallonga, nur 150 vortoj.

Se vi emas, vi povas legi tion ĉi tie: https://hastebin.com/share/eceveregaf.less

Pro pli facila legado, kopiu la teksto en via prefera tekstredaktilo.

Dankon!

#verko #rakonto #lernado #praktiko #esperanto

Hastebin

Hastebin is a free web-based pastebin service for storing and sharing text and code snippets with anyone. Get started now.

Verko-konsiloj de Sten Johansson
Sten Johansson estas tre ŝatata verkisto en Esperanto. Li verkas ĉefe novelojn, krimromanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn. Liaj noveloj, eseoj kaj recenzoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, La Kancerkliniko, La Espero, Kvinpinto, Libera Foiro, Beletra Almanako.

En Kroze-proze li aperigis tre interesajn eseojn
https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/970
#Prozo #Verko-konsiloj #StenJohansson #verko-konsiloj

Verko-konsiloj de Sten Johansson - Akademio Literatura de Esperanto

Sten Johansson estas tre ŝatata verkisto en Esperanto. Li verkas ĉefe novelojn, krimromanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn. Liaj noveloj, eseoj kaj recenzoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, La Kancerkliniko, La Espero, Kvinpinto, Libera Foiro, Beletra Almanako. En Kroze-proze li aperigis tre interesajn eseojn pri la originala proza literaturo en … Legi plu Verko-konsiloj de Sten Johansson →

Akademio Literatura de Esperanto

Fine, mi ŝangas la celojn de mia blogo. Nun, ĝi iĝis verkadan blogon kun esperanta versio tre malsama de la franca versio; ĉar esperantismo tute forestas de ĉi-lasta (ne aplikaĵo por lerni la lingvon, ne agadoj de la associoj...).
Mi skribos rakontojn en ambaŭ lingvoj, sed estos pli da enhavo en la franca (pli facila por mi).

https://espereto.net/

#skribo #verko #rakonto #esperanto #franca #écriture

Bonvenon | Espereto

Bienvenue sur Espereto, le blog dédié à l'écriture, l'espéranto et le léger espoir d'une vie meilleure. J'écris du fantastique et aime mélanger les genres.

Espereto