Post longa tempo (pli ol jaro), mia retejo, kies bazajn dosierojn mi antaŭe perdis, estas refarita! Ankoraŭ ne aperis nova enhavo, sed la retejo havas novan veston kaj strukturon, kaj nun mi finfine povos krei kaj afiŝi novajn verkojn!
Se vi ankoraŭ ne vizitis ĝin: Vi povas trovi tie kelkajn mallongajn rakontojn, eseojn, poemojn, kaj komputilan vortareton. Espereble ilia nombro baldaŭ plu kreskos. 
(Se vi antaŭe abonis la novaĵ-fluon (Atom/RSS), eble ĵus reaperis multaj malnovaj afiŝoj, kiuokaze bonvolu pardoni min, aŭ eble aperis nenio ajn, kiuokaze vi eble abonu refoje.)
