Hodiaŭ mi manĝis kuketon kun teo, kaj tiel metis defion al mia stomako. Nokton mi pasigis per longa kaj serioza interparolado (de naturo iom tro privata por ĉi-tiea priskribado), kaj tiel metis defion al miaj menso kaj koro. Efektive mi kredas, ke temis pri unu el la plej malfacilaj en mia tuta vivo, ĉar mi devis alfronti ne plu eviteblan realiĝon de iuj miaj plej grandaj timoj. Kaj mi travivis… en bona farto! 

Kiel vi eble scias, mi estas kristano. Kiel vi eble rimarkis, mi ne estas tre »laŭta« pri tio. Mi ne volas trudi, kaj mi kredas, ke oniaj kredoj devas plej grave realiĝi interne, ol ekstere. Sed hodiaŭ mi faru en mia (ankoraŭ freŝa) danklibro escepton, ĉar mi ne povus alie esprimi min. 

Dankon, ke Vi staris ĉe mi, kiam tremis mia koro. Dankon, ke Vi karesis ĝin en la plej malluma horo. Falis muroj de kastelo al mi promesita, kaj sur ŝultrojn jen mantelo el amo teksita. Ene de malvarma nokto ĝi provizis varmon, kaj kiam mi volis plori, dolĉigis la larmon. Mi ekvidis tra ruino lumi Vian gloron, kiu ravas la animon kaj nobligas homon. Ĉio bela sur la tero paliĝis kompare, kaj mi, tiam faligita, releviĝis stare. Kun la muroj de la kruroj rompiĝis katenoj, kiuj teren direktigis miajn vanajn penojn. Anstataŭe rigardu mi ĉiam al ĉielo, kie estas mia celo kaj sola espero. Kion miaj manoj tenas, ili baldaŭ perdos, sed la koro ne plu tremas kaj Vin ĉiam servos! Tie mia hejmo estos, tie Vin mi trovos! Fidela mi ĉiam restos, se Vi iom volos. Tie estos mi sekura, subos vian manon. Kiel povus muro nura kompariĝi amon? Via amo, Eternulo, ŝirmas kontraŭ ĉio! Vi ja estas ĉionpova, kompatema Dio. Dankon, ke al multaj benoj aldoniĝis plia, kaj helpu min ĉiam resti nur kaj nure Via. 

Kion ajn morgaŭo alportos, mi ne mortos! 

#lang_eo #danklibro #Dio #kristanismo #poemoj #religio #taglibro #vivo

Mansardo Jamada

Torĉon de la idealo ni fiere portas,
ĝis aŭ korpo aŭ la flamo iutage mortas.
Aŭ, se Dio veni lasos, ni la celon venos,
kaj torĉojn de idealo ĉiuj homoj tenos.

Forte brulas justa fajro je torĉo kaj koro,
sed ni devos ĝin finporti ĝis forfora foro;
foro, kiun la okuloj ne kapablas koni,
kaj en kiu por espero tro facilas droni.

Forte brulas la kuraĝo je unua paŝo,
sed je lasta ĝi paliĝas, etiĝas ĝis kaŝo.
Forte revas juna homo pri la faroj samaj,
kiujn ĝi en maljuneco ofte trovas vanaj.

Ne rigardu foran foron, serĉante la tempon,
en kiu la idealo festos sian venkon!
Ne tie vi trovos pacon, nek pli grandan forton,
ĉar ne eblas al mortulo malkovri la sorton.

Por la ŝarĝo surprenita ne serĉu kompenson;
neniu ĝin povos pagi, forĵetu la penson!
Se la flamo ektenita konsistigas bonon,
vi jam havas tion, kio vivindigas homon.

Ni ne estas destinitaj atesti sukceson,
nek de vojo suferita anonci la ĉeson.
Ni ne estas tiuj, kiuj montopinton tuŝos,
nek kiuj la bonajn penojn kaj intencojn fuŝos.

Torĉon de la idealo ni fiere levas,
por la ŝanco de justeco, pri kiu ni revas.
El ni ĝia malgrandeco ne elpremos larmon,
ĉar apud la justa flamo ni eltrovis varmon.

 (Ĉi tiu verko estas libera sub la Permesilo de arto libera. Ĝuu ĝin laŭplaĉe!)

#lang_eo #Esperanto #poemarto #poemoj #verkoj

Copyleft Attitude | Licence Art Libre

Kontenta manĝinto!
Feliĉa manĝinto!
Ne minacu ĝin,
ne ĉagrenu ĝin;
ĝi ja manĝis,
kaj estas feliĉa.
Saton kaj pacon.

#lang_eo #Esperanto #poemoj #verkoj

Mansardo Jamada

Arbo ne zorgas.
Hakiĝis preskaŭ ĉio;
tamen – folio.

#lang_eo #hajkoj #poemarto #poemoj 🌳
Kornoĉevaloj
okulvitrojn surportu;
kisoj blindigas.

#lang_eo #hajkoj #poemarto #poemoj #verkoj 🦄
Bero arbara,
sola sur arbetaĵo,
eta mirindaĵo.

#lang_eo #hajkoj #poemarto #poemoj #verkoj 🍒

Se mi estus folio, ekzemple de abio, mi verŝajne ne ekzistus, ĉar eĉ se mi tre insistus, sur ĝi kreskus alio: pinglo, kaj ne folio.

Se mi estus folio, ekzemple de tilio, ĉeĥa gento kun fiero, min akvadus per biero, tro en tiu nacio, ebrius mi, folio.

Se mi estus folio, ekzemple de lilio, eble mi min sentus pura, sed mi estus foli’ nura; flori devas gracio per floro, ne folio.

Se mi estus folio, libre pri historio, same mia vivo dumus: mi plu foje foliumus, kaj krom tio… nenio. Kia plaĉa folio!

(Ĉi-supran tekston vi rajtas kopii, disdoni, kaj ŝanĝi, laŭ kondiĉoj de la Permesilo de arto libera.)

#lang_eo #poemoj 

Copyleft Attitude | Licence Art Libre

Ho decidoj, ho decidoj, la patrinon foje spitas, morojn se ili evitas, pro ekscitoj, per insidoj.

Kapricojn de infaneco ili portas en la koro, sen riproĉo, sen doloro, idoj de maljuna deco.

(Ĉi-supran tekston vi rajtas kopii, disdoni, kaj ŝanĝi, laŭ kondiĉoj de la Permesilo de arto libera.)

#lang_eo #poemoj 

Copyleft Attitude | Licence Art Libre

Mia kapo estas domo, loĝas en ĝi etaj homoj; eble homoj, eble gnomoj; kvazaŭ vermoj mordas pomon.

Kiel pomon, mian cerbon, manĝas etaj gesinjoroj; pasis multaj, multaj horoj, ili manĝas plu kun vervo.

Plu kun vervo ili manĝas, gastoj en la homa korpo, tia estas mia sorto: foje mordas, foje tranĉas.

Kiel povas tion scii, iu, kies du okuloj, al trovo de la fiuloj, ne povas sin pozicii?

Simple: ĝi ja evidentas! Kia estus komprenigo, de la pensa malplenigo, krom ke iu pensojn dentas?

Nur pro tio mi konkludas, (kaj ĉar fojfoje dum terno, flugas homo de interno,) ke personoj ene ludas.

(Ĉi-supran tekston vi rajtas kopii, disdoni, kaj ŝanĝi, laŭ kondiĉoj de la Permesilo de arto libera.)

#lang_eo #poemoj 🤕

Copyleft Attitude | Licence Art Libre

Sur divano kuŝis kato, en bovlo kaj en salato.

Ĉiu homo bone sciu, ke hundo apenaŭ iu, kvankam katon vole buŝus, per salato guston fuŝus.

Pli ol ia ŝtofa tuko ŝirmas katon ja laktuko!

(Ĉi-supran tekston vi rajtas kopii, disdoni, kaj ŝanĝi, laŭ kondiĉoj de la Permesilo de arto libera.)

#lang_eo #poemoj 

Copyleft Attitude | Licence Art Libre